|
serĉado :
|

Rimenoj siblas kaj pulioj knaras.
Serpentoj lignaj glitas al la plank’.
Ĉe stablo ŝi (laboristino) staras.
Kaptuko ruĝa kaj novleda jak’.
Trankvile kuras akraj tranĉiletoj
kaj lulkantante endormigas ŝin.
Jen...
malproksima tag : - parti-bileton
unuafoje premis ŝi al sin’.
Kovrilo ĝia (ruĝa kalikoto)
aspektis ĝoje, kiel novnaskit’.
Nun estas ĝi en sango kaj en koto :
tre multon ĝi suferis dum milit’.
Angulo unu estas fortranĉita :
ĝis nun la kuglo vagas en la korp’.
Ŝi ne memoras : ĉu fuzil’ bandita,
ĉu la blankula celis al la kor’.
Ĝi ne malhelpis ŝin kun Ruĝarmeo
(neforgesebla tag’ de Perekop !)
balai for blankulojn el Krimeo
kaj diri al burĝar’ tutmonda : stop !
Kaj poste poste, ... ree familio.
Gepatroj mortis, restis eta fil’.
Sed viv’ ruliĝas kvazaŭ la pulio –
minutoj kuras kiel rulranĉil’.
La 4a baldaŭ. Fajfo. Fino. Iras
rapide hejmen ŝi – atendas ja
patrinon sian juna pioniro
kaj mem preparis li tagmanĝon jam.
Post duonhoro – klubo ĝis la 10a :
aboc-lernej’, rondet’, virin-kunven’,
parti-kunsido aŭ biblioteko,
lekcio longa kvazaŭ ĝis maten’.
Kaj morgaŭ tralegante en gazeto :
"En Dortmund"... katastrof’. Pereis 100".
dolore pensas ŝi pri sort’ proleta,
la lipojn mordas en terur-silent’.
Kaj ree, ree...(kvazaŭ dum milito,
dum malsukces’ en apudmoskva front’)
sur ŝia frunt’ aperas sulk’ subita,
minaco por kapitalista mond’.
Rimenoj siblas kaj pulioj knaras.
Serpentoj lignaj glitas al la plank’.
Ĉe stablo ŝi (komunistino) staras.
Kaptuko ruĝa kaj novleda jak’.
el Sennacieca Revuo, 1926