|
serĉado :
|
La klasbatalo, la serĉo pri la ekvilibro kaj la suverena decido de la individuo, tio estas la tri kategorioj de faktoj, kiujn la studo de la socia geografio malkaŝas al ni kaj kiuj, en la ĥaoso de la aferoj, montriĝas sufiĉe konstantaj por ke oni povu doni al ili la nomon "leĝoj", skribas Rekluzo (Reclus) en sia antaŭparolo al "la Homo kaj la Tero".
Tiuj leĝoj estas bone komprenataj kiel ĝeneralaj principoj, kiuj ne konfuziĝas kun simplaj senkompataj meĥanismoj : per sia stila singardemo, Rekluzo insiste substrekas tion. Tiuj tri leĝoj konsistigas grandegan kontribuon de Rekluzo, kaj multo mankas, antaŭ ol la geografio esploris ĉiujn ĝiajn koneksojn. Konsiderataj unuope, ili esprimas la tiamajn progresojn en la samepokaj sociaj sciencoj kaj la proprajn esplortemojn de Rekluzo.
Tiurilate, konvenas korekti la interpreton de Lakosto (Y. Lacoste), kiu atribuas "marksan" dimension al Rekluzo pro lia referenco al la "klasbatalo". Oni ne devas forgesi, ke ja ĝuste Prudono (Proudhon) elpensis kaj teoriigis la koncepton de "klasbatalo" kaj tiun ĉi la marksistoj reprenis kaj pliprofundigis sub foje tre konfuzaj aspektoj (oni meditu pri la diferencoj, kiuj disigas Leninon disde Bernŝtajno (Bernstein) aŭ Ĵoreso (Jaurès) disde Gesdo (Guesde) pri tio), pri ĝiaj revoluciaj konsekvencoj. Prudono kaj Rekluzo, por citi nur ilin inter la anarkistoj, ja tute certe kontraŭstaris al Markso kaj al la marksistoj. Aŭ se oni prenas la aferon tiel, ĉio estas "marksana" !
F. Peltjero (Ph.Pelletier)
Fonto : Elizeo Rekluzo, liberecana konscienco (Elisée Reclus, une conscience) libertaire
Esperantigis Petro Levi (2010)
Filipo Peltjero verkis ankaŭ pli ampleksan libron titolitan : Elizeo Rekluzo, geografio kaj anarkio (Elisée Reclus, géographie et anarchie)