sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 2an de januaro 2009 . ĝis nun estas 367 tekstoj









Wolfgang Pomrehn

La tasko estas armado

Solena tamtamado pri la EU-konstitucio


Nun ĝi estas subskribita. Simbolece kolektiĝis la ŝtatestroj kaj registarestroj de la 25 EU-ŝtatoj vendrede en Romo, por meti sian subskribon sub la konstitucion de la Unuiĝo. Kvankam "konstitucio" estas fakte nur eŭfemismo elektita de la oficialula flanko. La multcentpaĝa verko nome havas malmulton komunan kun tiuj bazaj leĝoj, kiujn la civitanoj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj perbatalis sur la barikadoj kaj estis baldaŭ poste forgesontaj en siaj koloniaj imperioj. Alie ol en veraj konstitucioj, la homaj kaj civitanaj rajtoj havas nur periferian rolon en la dokumento, kiun oni tiom solene subskribis en Romo. Temas pli precize pri metatraktato, remiksaĵo de la eŭropaj traktatoj, kiuj kolektiĝis ekde la 50-aj jaroj, garnita de kelkaj esencaj plipintigoj.

Merkata ekonomio kaj konkurenco leviĝas al konstitucia rango. Ĉio alia - aŭ preskaŭ ĉio - estas subordigita al tiuj. Ankaŭ tiel bazaj aferoj kiel edukado kaj sano. Kvankam tiu evoluo jam de kelkaj jaroj plikonturiĝis eĉ sen EU-konstitucio, la teksto certe servos ankaŭ por definitive solidigi tiun politikon en betonon.

Esceptoj de la principo de la prioritato de merkato kaj konkurenco troviĝas tie, kie potencaj interesoj tuŝiĝas. Ekzemple kie temas pri franca aŭ germana aŭ eble baldaŭ germana-franca industripolitiko. Ja tial estas planate enpostenigi kiel tiufakan EU-komisaron konfidaton de la germana kanceliero, Günter Verheugen - kun la celo antaŭmalhelpi ĝenajn trudmalhelpojn el Bruselo.

Precipe estas tiel, ke konkurenco kaj merkata ekonomio restas ekstere, kompreneble, kiam temas pri la armila kaj militara politiko. Dum en Berlino kaj Parizo oni vigle prikonstruas komunajn armilkonzernojn, la konstitucio enhavas teksteron, kiu estas supozeble monde unika kaj kiu devontigas la landojn plenumi konstantan sinarmadon. Krome ekzistas multspecaj devontigoj, kiuj preskribas la kreon de komunaj militaraj strukturoj. Multo de tio, kiel la Eŭropa Armila Agentejo, estas jam delonge konstruata.

Tamen : Solena tamtamado, kiel okazis vendrede pro la konstitucio, proponas ankaŭ okazon por eksplicite atentigi ankoraŭ unu fojon pri tiu danĝera evoluo, kaj eble eĉ por haltigi ĝin. Aktuale mankas ankoraŭ la 25 ratifaj dokumentoj, kaj en multaj landoj referendumoj ankoraŭ devas okazi. La eŭropa pacmovado estus bone konsilita, se ĝi per unueca - kaj tiel des pli laŭta - voĉo dirus ne al ĉi tiu dokumento de militarigo kaj novliberalismo.

tradukis Gary Mickle, el la maldekstra germana taggazeto Junge Welt

Sama rubriko :


puce Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

puce Eŭropo, konstitucio por nenio

puce Antaŭ la referendumo : konstrui ali-eŭropisman neon

puce Ĉu tio koncernas nur la eŭropanojn ?

puce Eŭropa Konstitucio - sklavema aŭ liberiga ?

puce Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?

puce La eŭropa konstitucio kaj la maldekstro

puce POR DEMOKRATIA KAJ SOCIALA REFONDADO DE LA EŬROPA UNIO

puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)

puce La tasko estas armado

puce Ĉefaj kritikoj al la projekto

puce La Projekto de Eŭropa Konstitucio referendume : dek kialoj por diri "ne"

puce La Traktato por Starigi Konstitucion por Eŭropo

puce Eŭropo

::: Ĉiuj :::



Supren