|
serĉado :
|
Batas la kor’
Kun sopiro kaj kun nova esper’.
Ĉar pli foje finiĝas somer’
Ĉe ni.
Vi estas for.
Dum reveno al mia ĝarden’
Kaj sen vi restas nun la ĝarden’
Apud mi...
Rozoj, mi plendas,
Kia stultaĵo, la rozoj silentas.
Ĉar la rozoj nur scias eligi,
La parfumo devenas de vi, aj !
Kaj tie ĉi
Daŭras nur miaj larmoj sinceraj
Miaj sonĝoj kaj revoj misteraj
Pro vi.
tradukis Georgo das Neves
elektis Eliana Dantas