sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 10an de oktobro 2008 . ĝis nun estas 353 tekstoj









Astronmio

La planedo Tero iom post iom estingiĝos post 7,59 miliardoj de jaroj

Planedaj esploristoj antaŭmetas modelan prikalkulon / La suno fariĝos heroldo de l’ morto


La planedo Tero iom post iom estingiĝos post 7,59 miliardoj de jaroj

Planedaj esploristoj antaŭmetas modelan prikalkulon / La suno fariĝos heroldo de l’ morto

Laŭ novaj kalkuloj la planedo Tero post 7, 59 de jaroj pereos. Eble la planedomorto jam 50 milionojn de jaroj pli frue okazos, eble nur 50 milionojn de jaroj pli poste. Jen la esploristoj ne volas doni definitivan nombron. Sed certaj ili estas rilate la mortokaŭzon de la Tero : Ĝi forbrulos, ĉar ĝi rapide falos en la fajron de la same mortanta Suno.

Antaŭiros tiun fajrecan finalon bizara mortobatalo, kiel raportas la gazeto „Bildo de la scienco“. Post la scenaro, kiun skizis la usona planedosciencisto Jeffrey Kargel helpe de matematikaj modeloj kaj datenoj pri kometoj, meteoritoj kaj la jupitera luno Io, la malagrabla fazo jam komenciĝos post ĉirkaŭ 1, 5 miliardoj de jaroj, se la suno estos ĉirkaŭ 15 procentojn pli hela ol nun : La temperaturoj sur la Tero tiam troviĝos ĉe 60 ĝis 70 gradoj laŭ Celsio, klimato dum kiu multe pli da akvo forvaporiĝos ol nun. Ĉar la akvovaporo estas bonega forceja gasa efikilo la temperaturo pli kaj pli kreskos en la sekvantaj jarmilionoj. Iom post iom foriĝos la oceanoj, la montaroj iĝos ebenaj kaj nur la grandaj riveroj plu ekzistos.

Iam, kiam la temperaturoj jam kreskis je pli ol mil gradoj laŭ Celsio, komenciĝos degeli la ŝtonaĵoj mem. Mineraloj kiel ekz. gipso disvolviĝos kaj mortigaj nuboj el sulfata acido leviĝos en la amosferon, simile kiel nun sur la Venuso. Post 7,5 miliardoj de jaroj eĉ tago kaj nokto ne plu estos sur la Tero : La Suno transformiĝinta al ruĝa giganto, kies radiuso tiam estos 250-foje tiom granda kiom nun, tiom firmtenos nian planedon, ke ĝi tiam turnos ĉiam la saman flankon al ĝi. Tie tiam regos eterna tago, kun tiom grandaj temperaturoj, ke la magmaj oceanoj forvaporiĝos. La alia flanko de la Tero male estos kondamnita al eterna tenebro.

En la jam menciitaj 7, 59 miliardoj de jaroj la Tero tiom proksimiĝos al la Suno, tiel ke la terkrusto vaporiĝos kaj la mantelo de la Tero disvolviĝos kaj fine ankaŭ la restaĵo de la Tero iom post iom estingiĝos. La homaro kaj ĉiu alia vivo tiam delonge ne plu ekzistos : La lastaj mikrorganismoj mortos laŭ la plej novaj prikalkuloj post 1, 2 ĝis 1, 6 miliardoj de jaroj.

Laŭ dpa

tradukis Donjo & Cezar

Sama rubriko :


puce La planedo Tero iom post iom estingiĝos post 7,59 miliardoj de jaroj




Supren