sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 2an de januaro 2009 . ĝis nun estas 367 tekstoj









Charles Bukowski

La fino de Seiwers



LA FINO DE SEIVERS

 

Seivers estis unu el la plej agresivaj defendantoj

ekde Ĵimi Braŭn kaj li svingis siajn koksojn

kiel nudodancistino- ĝis surkornigis lin

iutage Basil Skronski. Ni elportis lin el la lud-

kampo, sed ankaŭ du aŭ tri ripoj de Skronski

estis rompitaj.

 

En la sekva jaro Seivers ne tro brilis, eĉ ne dum

la trejnado, li klakis la dentojn pro timo, li ne vere

atakis, iel-tiel fuŝadis, ne povis teni la balon

kaj gajnis eĉ ne metron ; kvankam li pli frue kuris

la cent metrojn dum dekdu sekundoj.

 

Mi estas kvardekkvin-jara, ne plu atleta, tro da

biero, sed tamen la plej bona trejnisto en la profesia

futbalo. Sed, kion mi eĉ ne povas flari, estas tio :

ulo, kies energio perdiĝas. Mi prenis Seivers al la

brusto en la vestoŝanĝejo. La tuta teamo ĉe tio

ĉeestis, starante apude. ’Seivers’, mi diris, ’iam vi

estis futbalisto. Nun vi estas jam nur malkuraĝa

rato !’

 

’Tiel vi ne rajtas paroli al mi, Manny !’ li diris.

Mi turnis min al li, li ĝuste surtiris la botojn,

kaj mi lanĉis dekstran hokon sur lian mentonon.

Li falis kontraŭ sian ŝrankon. Kaj tiam li ekploris.

La plej bona ekde Braŭn, kaj jen li kuŝis antaŭ sia

ŝranko kun unu boto kaj ploris.

 

’Ek, viroj, eksteren en la sekvan rondon !’ mi diris,

antaŭ ol ni elkuris. Kaj kiam ni revenis, li estis for,

lia ŝranko estis malplena. Ni prizorgis novan defendanton,

junulon el Illinois, li prenas la kapon inter la ŝultrojn,

la genuojn alten, la okulojn fermas kaj atakas- al li ĉio

estas egala.

 

tradukis Cezar

.

Sama rubriko :


puce Kie brulas, ĝentlemanoj ? - poemkolekto

puce La fino de Seiwers




Supren