sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 26an de marto 2013 . ĝis nun estas 595 tekstoj










La Tempo ĉeriza


La Tempo ĉeriza (france Le temps des Cerises) estas kanto verkita en 1866, kvankam tre forte ligita al la historio pri la Pariza Komunumo de 1871. La vortojn verkis Johano Baptisto Klemento (Jean-Baptiste Clément), kaj la muzikon Antonio Renardo (Antoine Renard).

Tiu kanto, ŝatata de multaj esperantistoj, estis plurfoje tradukita en Esperanto. Jen kolektiva esperantigo de Marcelo Redulezo kun Georgo Lagranĝo kaj Vito Markovo, kiu aperis en la dua eldono (2010) de La Pariza Komunumo de 1871, eld SAT-EFK.

JPEG - 110.8 kb
Tomboŝtono de Klemento kun ruĝe mencio : aŭtoro de "La Tempo ĉeriza"

Se kantos ni pri la temp’ de l’ ĉeriz’
Kaj la najtingal’, kaj mokanta merl’
Festados sen fino.
Ebrios pro ĝoj’ kaj ĝu’ belulino,
En amanta kor’ ekbrilos sunperl’.
Se kantos ni pri la temp’ de l’ ĉeriz’
Fajfados kun glor’ la mokanta merl’.

Sed mallongas tro la temp’ de l’ ĉeriz’,
Ja, kiam dum revo plukas duop’
Orelo-juvelojn.
Ĉerizoj de l’ am’ kun rubenaj beloj
Falantaj de l’ arb’, jen sanga sirop’.
Sed mallongas tro la temp’ de l’ ĉeriz’,
Ja, kiam koralon plukas duop’.

Dum vivos vi en la temp’ de l’ ĉeriz’,
Se ektimas vi pro la amĉagren’,
Evitu knabinojn.
Ĉar ne timas mi kruelajn destinojn,
Ne vivos mi sen iama korprem’.
Dum vivos vi en la temp’ de l’ ĉeriz’,
Nu suferos vi pro la amĉagren’.

Sed plu ĉarmos min la temp’ de l’ ĉeriz’,
Ĉar de tiu temp’ mi gardas en kor’
Vundegon gigantan,
Kaj tiun doloron kun plor’ vivantan
Eĉ Fortun’ ne povos ŝirm-teni for.
Sed plu ĉarmos min la temp’ de l’ ĉeriz’,
Kaj ĝin por memor’ mi gardos en kor’.

- Vidi la partituron kaj originalan franclingvan tekston.
- Vidi filmeton de la kanzono interpretita en la franca.
- Ĵak’ Ivart’ (Jacques Yvart) registris ĝin en Esperanto sur sia disko Invito al Vojaĝo.

Sama rubriko :


puce La Internacio

puce Kantokolekto Lilandejo

puce Redonu mian monon !

puce Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto

puce Komandanto Che Guevara

puce La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)

puce Joe Hill (Lastnokte vidis mi Joe Hill)

puce Ĉi nokte sonĝis mi

puce Ja ni venkos !

puce SAT-himno

puce La Tempo ĉeriza

puce For la landlimojn !

puce La Paliso

puce La Balado de homoj fieraj pro sia deveno




Supren