sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 3an de septembro 2010 . ĝis nun estas 517 tekstoj










La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)


Tiun parodian version de fama kanto, mokantan la iluziojn ligitajn al religio k denuncante la manipulojn de religiajn influulojn, verkis la fama muzikisto k aktivulo el la movado ILM (Industriaj Laboristoj de la Mondo, usone IWW : Industrial Workers of the World) Joĉjo Hilo (Joe Hill).
El pluraj kanzonoj parodiantaj tiujn de la Savarmeo, kiun la ILM-anoj regule frontis dum siaj manifestacioj (la Savarmeanoj provadis haltigi la surtstratajn publikajn paroladojn laŭtkantante siajn religiajn antemojn por kovri la voĉon de la laboristaj agitantoj), tiu ĉi estas la plej fama. La esprimo "torto post la morto" (pie in the sky, laŭvorte "pasteĉo en la ĉielo"), t.e. iluzia promeso neniam plenumota aŭ neatingeblaĵo, eĉ transiris al kutima uzado en la ĉiutaga lingvo.

La predikisto kaj la sklavo
(kromnomita Torto post la morto)

laŭ usona religia himno.

Teksto de Joĉjo Hil’ (1911), trad. Vito Markovo k Gari’ Miklo (Gary Mickle) (2008).


JPEG - 24.1 kb
La kapitalisma piramido
Unu el la plej famaj ILM-bildoj, multfoje represita kiel poŝt-karto.

Longharuloj [1] eliras dumnokte,
Vin instruas pri virta vivo dokte ;
Sed se vi demandetas pri manĝo,
Ili jen respondadas sen ŝanĝo :

Ĝis plensato manĝos vi
Supernube en ĉiela idili’.
Labor’, preĝ’ ; vivo-streĉ’,
Sed jen tort’, ĝua sort’, post la mort’ !

Kaj la Malsatarmeo [2] spektaklas,
Jen kantadas, preĝadas, manklakas,
Ĝis vi lastan moneron fordonas,
Por vi trampo denove jen sonas :

Ĝis plensato manĝos vi...

Ruliĝantoj [3], Saltantoj eliras,
Kaj ĉu hurle, ĉu salte, ebrias,
« Vian monon al Jesuo donu
Tiel ĉiuj resaniĝos nun ! »

Ĝis plensato manĝos vi...

JPEG - 8 kb
Logobildo de la ILM
La Industriaj Laboristoj de la Mondo havas kiel moton "maljustaĵo al unu estas majustaĵo al ĉiuj"

Se vi ŝvitas por edzin’ kaj idoj -
Provas ĝueti iom da ridoj -
« Vi, pekant’, malbonul’ » ili diras,
Kaj ĉe l’ mort’ al infero vin tiras.

Ĝis plensato manĝos vi...

Laboruloj de l’ Ter’, unuiĝu,
Solidare por liber’ batalu ni, ĉu ?
Kiam ni la plebanoj venkantos,
Al la fiprofituloj ni kantos :

Ĝis plensato manĝos vi
Kiam kuiros por ĉiuj ni.
Lignohak’ : eka task’ ;
Manĝos vi kiam pretos la tort’ !

JPEG - 103.9 kb
La mano kiu regos la mondon - Unu Granda Sindikato
Bildo de "Bingo" el la ILM-revuo ’Solidarity’ (30/06/1917)

La anglalingva originalo legeblas ĉe : http://en.wikipedia.org/wiki/The_Pr...


[1] laŭvorte "Longharaj predikistoj" en la anglalingva originalo

[2] Malsatarmeo : traduko de "Starvation Army", vortludo je "Salvation Army", t.e. Savarmeo

[3] "sanktaj ruliĝantoj" (vd. http://en.wikipedia.org/wiki/Holy_Roller) nomiĝas anoj de kristanaj-fundamentistaj konfesioj ; la nomo estiĝis pro tio, ke iuj el ili kutimas fali en ekstazon, krii, ruliĝi sur la planko k.s. dum la diservo

Sama rubriko :


puce La Internacio

puce Kantokolekto Lilandejo

puce Redonu mian monon !

puce Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto

puce Komandanto Che Guevara

puce La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)

puce Joe Hill

puce Ĉi nokte sonĝis mi

puce Ja ni venkos !

puce SAT-himno




Supren