|
serĉado :
|
Kataluna kanto (originale "L’Estaca"), simbolo de la rezisto kontraŭ la diktaturo(j), estis komponita de Ljŭis’ Ljak’ (Lluis Llach) en 1968, dum la diktaturo de Franko (Franco).
La esperantlingva versio (traduko de Marĉela Fasani) famiĝis en Esperantio pere de la sonkasedo de Marĉela : Venos liber’ eldonita de Edistudio, en 1979. Ĝi aŭskulteblas en ipernito :
La originallingva kanzono spekteblas ĉi tie.
Avo Sizet’ min admonis antaŭ pordeg’ en maten’,
Suno ĉiele balonis, jen ĉaroj pasis kaj jen.
Ĉu vi ne vidas palison ? Ŝnuro nin ligas al ĝi.
Se ni akceptas ĉi mison, marŝo ne eblos por ni
Pelu ni kune, falos ĝi, kaj longe staros ĝi ne pli,
Jen ĝi ekfalas, falas, falas, ege putra estas ĝi.
Pelu ni forte tien ĝi, kaj forte tien pelu vi,
Jen ĝi ekfalas, falas, falas, kaj liberos fine ni.
Troas jam la tempospaco dum pelis ni sen efik’,
Spertas mi senton de laco, sed firmas ĝia radik’
Certe en ĝi putro enas, tamen ĝi ŝajnas gigant’,
Foje volforto forsvenas, tiam min helpas la kant’.
Pelu ni kune…
Avo Sizet’ jam ne vivas, venis malbona ŝtormvent’
Kun ĝi Sizet’ nun fordrivas, restas kun mi nur silent’.
Se mi renkontas junulon, lasta ĉi kant’ de Sizet’
Iĝas ĝi ago-stimulo, pri la liber’ iĝas vet’.
Pelu ni kune…

La Internacio
Kantokolekto Lilandejo
Redonu mian monon !
Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto
Komandanto Che Guevara
La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)
Joe Hill
Ĉi nokte sonĝis mi
Ja ni venkos !
SAT-himno
La Tempo ĉeriza
For la landlimojn !
La Paliso
La Balado de homoj fieraj pro sia deveno