sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 10an de oktobro 2008 . ĝis nun estas 353 tekstoj









La Bolkenstejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS).


Teksto de la peticio kontraŭ la projekto pri Bolkestejn-direktivo :

NE al Eŭropo de la socia malantaŭeniro
NE al Eŭropo de la eduka regreso

Sekve de iniciato de la eksa eŭropa komisaro Fric Bolkestejn (Frits Bolkestein, nederlanda liberalulo), projekto de direktivo (eŭropa leĝo) pri la libera cirkulado de la servoj ene de la Eŭropa unio estas nun pridiskutata.
Se ĝi estus akceptita, tiu direktivo provokus la pritrakton de ĉiuj servoj en Eŭropa Unio kiel ordinarajn ekonomiajn varojn. Tiel, ĉefaj sektoroj kiel kulturo, edukado, kuracado kaj ĉiuj servoj apartenantaj al la naciaj sistemoj de socia protekto povus esti submetitaj al la sama formo de ekonomia konkurenco kiel la varoj.
Tia evoluo nepre provokus la disfalon de la leĝaj sistemoj de pensioj, socia helpo aŭ sana protekto, je la profito de privataj sistemoj. Ĝi ankaŭ provokus la malreguligon de niaj edukaj sistemoj kaj la finon de ĉia kultura diverseco. Plie, la aplikon de tiu direktivo sekvus la endanĝerigo de la laboristaj rajtoj, tiel kiel ili estas formulitaj per la naciaj leĝoj de la landoj de Eŭropa Unio.
Jam de marto 2004, kelkaj politikaj partioj kaj diversaj naciaj kaj eŭropuniaj instancoj (asocioj sindikatoj ktp…) avertis pri tio. Ili vokis al mobilizo de la progresemaj fortoj por batali kontraŭ tiu projekto de direktivo kondukanta al socia regreso.
Temas pri decido por kiu ne necesas unuanimeco, do neniu izolita registaro aŭ politika partio povas sole malebligi la akcepton de tiu direktivo. Nur forta mobilizo de la civitanoj de Eŭropa Unio povus malebligi tiun evoluon.
Necesas urĝe reagi.
Vi estas de nun invitataj klare diri NE al Eŭropo de la socia regreso per subskribo de la elektronika peticio, kiun vi trovos sur la retejo www.stopbolkestein.org, kaj per vasta diskonigo de tiu-ĉi mesaĝo. Paperaj versioj de la peticio estas haveblaj laŭ simpla peto ĉe +32.2.548.32.11 Resendu la peticion al STOPBOLKESTEIN - 13 Boulevard de l’Empereur - 1000 Bruxelles – Belgique

Aldona komento de la tradukinto (Vinko Markov) : unu el la aparte fiaj novaĵoj, kiujn enkondukas tiu direktivo, estas la principo pri la origina lando. Tio signifas, ke entrepreno vendanta servojn rajtas fiksi sian laŭleĝan sidejon en iu ajn el la 25 landoj de la Eŭropa Unio. Ĝi poste rajtos vendi servojn en ĉiuj aliaj landoj, sed funkcios sub la leĝoj de la sideja lando. Tio ebligas simplan malrespekton de la sociaj leĝoj en la landoj, kie tiuj ĉi estas plej avantaĝaj por la laboristoj, per instalo de entreprenaj sidejoj en landoj, kie la sociaj protektoj estas preskaŭ nulaj. Teorie la entreprenoj tamen devas respekti minimumajn regulojn pri alteco de salajroj kaj laborhoraroj, sed pro tio ke la kontrolado devas esti farita de la « sideja lando », oni facile povas konjekti, ke la slovena registaro ne estos tre efika por kontroli ĉu entrepreno funkcianta en Francio sufiĉe pagas siajn salajrulojn kaj ne laborigas ilin pli ol permesite…

Sama rubriko :


puce Pri klasbatalo

puce Senlaboreco kaj malriĉeco

puce La Bolkenstejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS).

puce Kio estas respekto ?

puce La abolo de la laboro

puce Progreso, katenoj kaj memmastrado.

puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj), FRANCA REGISTARO, EŬROPA KONSTITUCIO, KAPITALISTA TUTMONDIGO, SAMA BATALO !

puce Hispanio : La respublikana memoro insultita.

puce MOZAIKO DA KONSIDEROJ PRI LA 21-a JARCENTO

puce La dek ŝablonoj de la ununura pensmaniero

puce Ne pafu ien ajn !

puce Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj

puce Kio estas burĝo ?

puce Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando

::: Ĉiuj :::



Supren