|
serĉado :
|
Originala titolo : La Ballade des gens qui sont nés quelque part
Teksto k muziko : Brasenso-Georgo (Georges Brassens, 1972)
Traduk-adapto : Markovo-Vito (aprilo 2011)
La franclingva originalo kantita far Brasenso mem spekteblas ĉi tie. Alia versio iom alistila k pli graveca ĉi tie.
Ja ĉarmas ĉiuj ĉi urbetoj kaj vilaĝoj
Ĉiuj ĉi lokoj en montaro aŭ ĉe mar’
Kun siaj fortikaĵoj, kirkoj, foje plaĝoj
Nur estas unu ĝen’ : ennestas loĝantar’.
Kaj ĝi al aliuloj gvatas suspekte,
Spione el la pord’ en tutŝlosita hejm’.
Sed ŝovinistoj kultas al la flag’ respekte,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’.
Malbenaj estu ĉi infanoj de l’ patrio
Pafite fine ĉe la propra preĝej-mur’.
Montradas ili tro la landon de l’ patrino
Ĝis trafas vin koltord’, pro gapo al la tur’.
Egale ĉu el Rom’, Pariz’ aŭ Seto,
Aŭ el Bervalo aŭ plej fora haven’,
Kaj ankaŭ el Kukurb’, ridindas vanta sento ;
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’.
Blindigas ilin ne banala suna lumo
Sed la rebrilo sur ilia sankta ter’.
Kaj ne per ajna gas’ ŝvelegas ĉies pulmo,
La brustojn pufas per hejmlanda la aer’.
Kaj baldaŭ ili jam ebrie imagas
Ĝis kredi ke fekaĵo de Di’ estas ben’,
Eĉ se el ligna best’, la flaron do vi pagas ;
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’.
Ilia naskiĝlok’ ne estas simpla ejo,
Kompatas ili plej al tiuj kiuj ve
Ekspiris stulte ne en sia propra hejmo
Kiujn ignoris ĉiu akuŝista fe’.
Se sonas batalkorn’ en tempo feliĉa
Pro fifremduloj kaj ties akra venen’,
Jen sturmas ili tuj, ek al milit’ fetiĉa ;
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’.
Ho Di’, ja kia ĝoj’, se estus en la mondo
Homa ne tiuj ĉi ulaĉoj ĝenaj tre ;
Teduloj kiujn, peĉ ! ne trafas hekatombo,
Sed kiuj multas tro, obliĝas re kaj re.
Vivadi estus fest’ el ĝua konsisto,
Se vi ne estus kreinta en beleden’
Plumpulojn kiuj pruvas vian neekziston :
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’,
Stulta feliĉular’, fiera pro sia deven’.
La teksto aperis unue en Sennaciulo de sep-okt 2011, kun jena enkonduko :
Ĉi jare estas jubileado al Brasenso pro 90-jariĝo de lia naskiĝo k 30-jariĝo de lia morto. Inkluzive en Esperantio ĉi franca kanzonisto estas aparte jubileata per la novaperinta disko "Brassens plu" de Ĵak’ Ivarto (Jacques Yvart), kiun eldonis Vinilkosmo okaze de Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo en Seto, devenurbo de Brasenso. En la disko ne aperas ĉi kanzono, sed jes ja ĉiuj de la unua disko "Jacques Yvart kantas Georges Brassens", plus aliaj novaj majstre tradukitaj. La ĉi suba meritas nature lokon en Sennaciulo, pro sia verve sennacieca enhavo.
La Internacio
Kantokolekto Lilandejo
Redonu mian monon !
Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto
Komandanto Che Guevara
La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)
Joe Hill (Lastnokte vidis mi Joe Hill)
Ĉi nokte sonĝis mi
Ja ni venkos !
SAT-himno
La Tempo ĉeriza
For la landlimojn !
La Paliso
La Balado de homoj fieraj pro sia deveno