sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 27an de junio 2008 . ĝis nun estas 336 tekstoj









Ludwig RENN

LITERATURA


Esperanto-literaturo estas jam kompare granda. Estas ja esperantigitaj multaj va­loraj verkoj el naciaj lingvoj kaj ankaŭ la originala esperanto-literaturo kreskas de tago al tago. La beleco kaj reguleco de es­peranto logas multajn verkistojn uzi ĉi tiun lingvon. Eĉ pli. La malfacilaj stilo kaj strukturo de naciaj lingvoj timigas multajn talentojn ekverki. Sed esperanto, estante kvazaŭa lingvo de poezio, donas ĉi tie tute aliajn perspektivojn.

Ĉi tiu uzado de esperanto kiel literatura lingvo similas tamen pli al sporto ol al urĝa bezono, ĉar preskaŭ ĉiuj esperantistoj - tiel verkistoj, kiel legantoj - posedas ja siajn gepatrajn lingvojn, kun ties multe pli riĉa literaturo originala kaj tradukita.

Mi hipotezas, ke esperanto estas gravega por la klasbatala proletaro ne pro siaj abstraktaj beleco kaj reguleco, sed ĉar la proletaro en la unua periodo de sia kulturo ankoraŭ ne povas ellerni la malfacilegajn naciajn lingvojn, eĉ la gepatran lingvon ne. Dum nuntempe estas k-doj, elpelitaj el siaj hejmlandoj pro klasbatala laboro, vivantaj en aliaj landoj en societo de pro­let-esperantistoj kaj nebezonantaj lerni la malfacilegajn naciajn lingvojn. Por tiuj k-doj esperanto ne estas nura sporto, sed unua lingvo, vere vivanta lingvo.

Tiel komenciĝas nova periodo de espe­ranto ; en kiu esperanto-literaturo jam necesas, literaturo ĉiuspeca, ĉar por tiuj homoj ne ekzistas plu lingvoj naciaj kun siaj literaturoj.

Sed la nombro de tiuj, por kiuj esperanto estas jam vere lingvo vivanta, estas anko­raŭ malgrandega.

La tria periodo de esperanto estiĝos, kiam la proleta revolucio estos venkinta en novaj landoj : Sur la teritorio de l’estinta carimperio plejmultoj sciis la rusan ling­von, sed la grandiĝonta Sovetio bezo­nas novan, facilan internacian lingvon kaj literaturon en tia lingvo. Mi ne povas su­pozi alian ol esperanto.

La tasko de ni, proletaj verkistoj-espe­rantistoj, estas jam nun prepari vojon por la nova, venka fazo de esperanto. Tia estas ankaŭ la celo kaj tasko de nia organo.

el La Nova Etapo n°1, 1931

Sama rubriko :


puce Günter Grass aŭ La potenco de la malsukcesintoj

puce EŬGENO MIĤALSKI - Novaj informoj

puce Julio Vern’ : ne nur laŭdanto de la scienca progreso

puce Vivo de Hetzel

puce Rekviemo por Nemo

puce La sonĝo de Aldo Manuzio

puce LITERATURA




Supren