sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 2an de januaro 2009 . ĝis nun estas 367 tekstoj









Petro LEVI

LA FRANCA NEO GEOGRAFIE KAJ SOCIOLOGIE

kompilita el l’Humanité kaj l’Humanité Hebdo


1.- Geografie :

En la Pariza Regiono ("Francilio"), nur tri departementoj el ok voĉdonis "JES" : Parizo mem (66,45%), Hauts-de-Seine (61,91 %) kaj Yvelines (59,42 %). En tiuj tri departementoj koncentriĝas la plimulto el la plej grandaj havaĵoj de Francio. La rekordo de la "NE" estas atingita en la departemento Seine-Saint-Denis, kie estas la plej granda koncentriĝo de malriĉaj laboristoj en Francilio.

El naŭ ekstereŭropaj departementoj ("DOM-TOM), nur unu voĉdonis "NE" : Reunion (59,95 %). La absolutan rekordon por tuta Francio atingis la "JES" en Wallis-et-Futuna (89,67 %), kiu tradicie voĉdonas reakcie.

Bretonio kaj Pays-de-Loire voĉdonis "JES", escepte de la departementoj Cotes d’Armor (NE : 53,28 %) kaj Sarthe (NE : 57,41 %). La departemento Vendee, kie elektita estas la reakcia suverenisto Philippe de Villiers, kiu kampanjis por la "NE", voĉdonis "JES" (50,20 %).

En dudepartementa Elzaco, kiu sume voĉdonis "JES" (53,44 %), la departemento Bas-Rhin (nordo) voĉdonis "JES" (56,11 %), dum Haut-Rhin (sudo) voĉdonis "NE" (50,28 %).

La regiono Rhone-Alpes voĉdonis "NE" (51,62 %), sed nur du departementoj el ok voĉdonis "JES" : Rhone (54,18 %) kaj Haute-Savoie (53,94 %). La ses aliaj voĉdonis "NE".

Ĉiuj aliaj departementoj voĉdonis "NE". La voĉdonoj "NE" superis 60 % en kvar regionoj : Nord-Pas-de-Calais, Haute-Normandie, Picardie (tiuj tri en plej norda Francio) kaj Languedoc-Roussillon (plej suda el kontinenta Francio). Tiuj regionoj havas la plej gravajn ekonomiajn problemojn (senlaboreco en la ekstremnordo, efiko de vinprodukta akra konkurenco en la ekstremsudo).

2.- Sociologie (Fonto : sondinstituto IPSOS) : Konsisto de la voĉdonantaro de la "NE" laŭ partia simpatio :

Maldekstrularo :

Socialista Partio : 29,8 %

Komunista Partio : 10,6 %

Verduloj : 8,5 %

Ekstremmaldekstro : 5,6 %

Dekstrularo : Dekstruloj

(MPF, UDF, UMP) : 17,0 %

Ekstremdekstruloj

(FN, MNR) : 19,5 %

Sen partia simpatio : 9 %

Laŭ socia aparteno :

Voĉdonis "NE" plimulto el : laboristoj, senlaboruloj, terkulturistoj, oficistoj, sendependaj laboruloj, intermitaj profesiuloj, metiistoj, komercistoj, entreprenestroj.

Voĉdonis "JES" plimulto el : studentoj, pensiuloj, liberalaj profesiuloj, altaj estroj.

Laŭ aĝo :

Aĝo JES NE
18-24 44 %56 %
25-34 45 %55 %
35-44 39 %61 %
45-59 38 %62 %
60-69 56 %44 %
>69 58 %42 %

Laŭ enspezaro (neta monata familia enspezaro) (Fontoj : IPSOS kaj CSA

enspezaro JESNE
<1000 € 34 %66 %
1000-1500 € 34 %66%
1500-3000 € 45 %55 %
3000-4500 € 60 %40 %
> 4500 € 74 %26 %

Laŭ seksoj :

(Fonto : IPSOS) JES—NE

Virinoj : 47 %----53 %

Viroj : 43 %------57 %

Mi kompilis tiujn informojn el 1. "L’Humanité" de 31 majo kaj 2.- "L’Humanité hebdo" de 4 kaj 5 junio 2005.

Sama rubriko :


puce Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

puce Eŭropo, konstitucio por nenio

puce Antaŭ la referendumo : konstrui ali-eŭropisman neon

puce Ĉu tio koncernas nur la eŭropanojn ?

puce Eŭropa Konstitucio - sklavema aŭ liberiga ?

puce Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?

puce La eŭropa konstitucio kaj la maldekstro

puce POR DEMOKRATIA KAJ SOCIALA REFONDADO DE LA EŬROPA UNIO

puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)

puce La tasko estas armado

puce Ĉefaj kritikoj al la projekto

puce La Projekto de Eŭropa Konstitucio referendume : dek kialoj por diri "ne"

puce La Traktato por Starigi Konstitucion por Eŭropo

puce Eŭropo

::: Ĉiuj :::



Supren