sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . ĝis nun estas 341 tekstoj









Nigra Okulo

Kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?


La zebro profunde amas la cervinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La zebro kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ? La cervido timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu havas tatuon, estas sentaŭgulo.

La pando profunde amas la cervinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La pando kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ? La cervido timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu portas sunokulvitrojn, estas malica junulo.

La kokino profunde amas la anason, tamen ĝia amo estas rifuzita. La koko kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ? La anaso timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu nomiĝas kokino, estas malbonulino.

La araneo profunde amas la formikinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La araneo kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?

La formikino timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu enretas ĉiutage, ne estas bonkorulo.

La serpento profunde amas la testudinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La serpento kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ? La testudino timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu viro, kiu ne havas sufiĉe da mono por povi aĉeti veston, ne estas bona viro.

La oranĝino profunde amas la pampelmuson, tamen ĝia amo estas rifuzita. La oranĝino kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ? La pampelmuso timeme respondas : Mia patrino diris, ke ĉiu virino, kies vesto estas facile demetebla, ne estas bona virino.

La cifero 5 profunde amas la ciferon 1, tamen ĝia amo estas rifuzita. La cifero 5 kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ? La cifero 1 honteme respondas : Mia patrino diris, ke mi ne povas kuniĝi kun tiu, kiu havas rondan ventron.

el la ĉina esperantigis Nigra Okulo
trovita en lia blogo :

http://www.livejournal.com/users/nigra_okulo/

Sama rubriko :


puce Franz Kafka (Franco Kafko)

puce Heinrich Böll kaj Bertolt Brecht

puce Kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?

puce Unua de majo

puce PERSA RAKONTO

puce Ora et labora !

puce Mi renkontis la morton...

puce Nia bezono de konsolo estas ne satigebla

puce Taglibro de Eva

puce La homa destino...

puce La anarĥiismo kaj mi

puce Proverboj el la Infero

puce Pensoj ĉe tombo

puce Orienta rakonto

::: Ĉiuj :::



Supren