sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 2an de januaro 2009 . ĝis nun estas 367 tekstoj









Petro Levi

Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?


Ekzemple jenan ekstrakton el la ANTAŬPAROLO de la Franca Konstitucio, ankorau valida nur surpapere sed senfortigita de la traktatoj pri EU :

"Ĉiu havas la devon labori kaj la rajton ricevi laborpostenon. Al neniu oni rajtas malutili, en lia laboro aŭ okupo, pro liaj devenoj, liaj opinioj aŭ liaj religiaj kredoj.

Ĉiu homo povas defendi siajn rajtojn kaj interesojn per sindikata agado kaj aliĝi al la sindikato, kiun li mem elektas.

...

Ĉiu laborulo partoprenas, pere de siaj delegitoj, en la kolektiva difino de la laborkondiĉoj kaj en la mastrumado de la entreprenoj.

Ĉiu havaĵo, ĉiu entrepreno, kies ekspluatado havas au akiras la karakterojn de nacia publika servo aŭ de fakta monopolo, devas iĝi posedaĵo de la kolektivo.

La nacio sekurigas al la individuo kaj al la familio la kondichojn necesajn al ilia disvolviĝo.

Ĝi garantias al ĉiuj, notinde al la infano, al la patrino kaj al la maljunaj laboruloj, la protekton de la sano, la materian sekurecon, la ripozon kaj la distrajhojn. Ĉiu homo, kiu pro sia aĝo, sia fizika au mensa sanstato, la ekonomia situacio, trovighas en la nekapableco labori, rajtas ricevi de la kolektivo decajn ekzistorimedojn.

..." Mi akuzas la politikistojn respondecajn pri la tiel nomata Konstruo de Eŭropo, konkretigita per pluraj traktatoj inkluzive projekton de Eŭropa Konstitucio, ke ili celkonscie organizas la malkonstruon de la laboristaj rajtoj interalie enskribitaj en la ANTAŬPAROLO de la Franca Konstitucio.

Per tiu rimedo, ili celkonscie kondukas kaj enprofundigas la popolojn de Europo en senprecedencan socialan regreson, kiun ili provas fari nerenversebla.

Samtempe ili starigas juran sistemon, per kiu ili konstruas virtualan muron ĉirkaŭ la teritorio de Europa Unuiĝo, kiu konsistigas senkompatan minacon kontrau la laboruloj de la tuta mondo.

Mi kapablas erari. Tial mi invitas ĉiun leganton de tiu teksto mem informighi kaj kontroli, ĉu miaj diroj nur estas terura koŝmaro de maljuna kadukulo au kontraŭe estas serioza averto. Por tio, necesas legi la tekston de la projekto de Konstitucio, kiu devus jam esti senpage en ĉiuj manoj, kaj debati pri ĝia enhavo.

Sama rubriko :


puce Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

puce Eŭropo, konstitucio por nenio

puce Antaŭ la referendumo : konstrui ali-eŭropisman neon

puce Ĉu tio koncernas nur la eŭropanojn ?

puce Eŭropa Konstitucio - sklavema aŭ liberiga ?

puce Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?

puce La eŭropa konstitucio kaj la maldekstro

puce POR DEMOKRATIA KAJ SOCIALA REFONDADO DE LA EŬROPA UNIO

puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)

puce La tasko estas armado

puce Ĉefaj kritikoj al la projekto

puce La Projekto de Eŭropa Konstitucio referendume : dek kialoj por diri "ne"

puce La Traktato por Starigi Konstitucion por Eŭropo

puce Eŭropo

::: Ĉiuj :::



Supren