sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 2an de januaro 2009 . ĝis nun estas 367 tekstoj









Kinejo


Malplena salono, duonlumo, muziko.

Du junulinoj sidiĝas en la fotelojn antaŭ mi. Ili tuj plenigas miajn atenton kaj atendon. Ĉarmaj. Ili diskrete babilas, unu klinante sin al la alia. Blondulino longhara, ankoraŭ knabinaspekta ĉe bruna kurtharulino pli matura.

La lumo malpliiĝas, la reklamoj ĉesas, la titolo supermetiĝas sur la unuajn bildojn, la filmo komenciĝas. La intrigo progresive riveliĝas, kaptante la tutan atenton de la spektantoj. Ĝi evoluas, incitas la atendon, apoteozas, premas la korojn. Tiam la vorto ‘‘fino’’ konfirmas, ke la aventuro finiĝis. La spektantaro estas savita, liberigita, kvankam ankoraŭ mergita en la prema etoso. La lumoj poiome rebrilas.

Ĉiu homo sidadas plu por lasi sian spiriton malpeziĝi, legante la disvolvantan personliston.

La du junulinoj revigliĝas, sin reciproke rigardas, ridetas. La blondulino petole iomete senpacienciĝas. Ŝi klinas sin al sia kunulino, freŝa, gajmiena. Ili flustras, la okuloj fulmetas. Ili pli proksimiĝas. La lipoj milde kovras la lipojn. Du junaj belecoj, teneroj. Ili vidas plu nur sin. Beleco. Mia mano ŝatus karesi la du kortuŝajn nukojn. Tia malinda gesto detruus iliajn feliĉojn. La surekrana listo daŭre kuras. La kiso pluas. Mi silente stariĝas.

verkita dum oktobro 2002
el La SAGO, julio-aŭgusto 2005

Sama rubriko :


puce Kinejo

puce Manifestacioj

puce RUGBEA MATĈO




Supren