sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 27an de junio 2008 . ĝis nun estas 336 tekstoj









Vinko MARKOV

Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj


La opinio esprimita de Adeline Ternant en la lasta numero de LA JUNA PENSO estas respektinda, sed mi tamen opinias ke necesas alporti kelkajn nuancojn kaj precizigojn al ŝiaj diroj.

Efektive nuntempe granda plimulto de la homaro konsentas por agnoski la ekziston de la juda genocido kaj kondamni ĝin. Sed bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas homojn, precipe ekstremdekstruloj, kiuj se ne neas la historian veron, almenaŭ limigas ĝin al kelkaj unikaj kazoj, konsiderataj kiel "detaloj". Nur pro tiaj nemultaj sed foje influaj homoj kontraŭnazia engaĝiĝo ne povas esti konsiderata kiel konformismo, sed kiel necesa amasagado. Estas certe, ke kelkaj memproklamitaj eminentuloj foje profitas de la situacio pro propagandi por si mem kaj ne kontraŭ tia buĉado, sed tio ne estas tre ĝena, dum restas veraj engagitaj progresemuloj, eminentaj aŭ ne.

Kaj, laŭ mi, la vera problemo estas tia. Tro ofte la homoj konsentas por konstati kaj kondamni la antaŭajn misfarojn, sed ili tute ne kapablas uzi la konkludojn de la pasinteco por eviti la samon en la nuntempo. En la epoko de Hitler necesis al la homoj ses jarojn por kompreni la neceson batali kontraŭ liajn imperiismajn projektojn, sed kiom longe ankoraŭ la plimulto restos blinda al la danĝero kiun reprezentas la nuna kapitalisma imperiismo, kiu provokas amasbuĉadojn ĉie en la "subaj" landoj, kaj ekonomian invadon ĉie alie ?

Krome, la nunaj homoj tro ofte diskutas kvazaŭ nur por la plezuro diskuti, kaj ne plu por iu difinita celo. Mi plurfoje aŭdis riproĉojn faritajn al maljunajn SAT-anoj, ke ili ĉiam tedas siajn legantojn per la samaj diroj pri la samaj temoj, sed ŝajnas al mi ke la utileco de debato por progresemulo konsistas el trovo de solvoj kaj iloj por plibonigi la vivon, kaj do tiuokaze estas tute normale ligi ĉiun diskuttemon al klasbatalo, kiu verŝajne estas la plej taŭga helpilo al socia progreso. En tiu kadro kontraŭnazieco fariĝas unu el la nepre necesaj bazoj al diskuto inter homoj kiu celas al pliboniĝo de la homaj vivkondiĉoj.

el La Juna Penso, decembro 1999

Sama rubriko :


puce Pri klasbatalo

puce Senlaboreco kaj malriĉeco

puce La Bolkenstejn-direktivo, aŭ kiel iri eĉ pli malproksimen ol la Ĝenerala Akordo pri Komerco de la Servoj (ĜAKS).

puce Kio estas respekto ?

puce La abolo de la laboro

puce Progreso, katenoj kaj memmastrado.

puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj), FRANCA REGISTARO, EŬROPA KONSTITUCIO, KAPITALISTA TUTMONDIGO, SAMA BATALO !

puce Hispanio : La respublikana memoro insultita.

puce MOZAIKO DA KONSIDEROJ PRI LA 21-a JARCENTO

puce La dek ŝablonoj de la ununura pensmaniero

puce Ne pafu ien ajn !

puce Kial necesas plubatali kontraŭ la hitlertipaj malbonaĵoj

puce Kio estas burĝo ?

puce Antaŭludo kaj eĥoj pri la Franca Revolucio en Nederlando

::: Ĉiuj :::



Supren