sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










Damiano BEDNY

Kapitalo


« Ne estu por vi dioj aliaj krom mi »

Kliniĝu sklavoj, kiuj venis
Por admiregi je l’pentraĵ !
Mi la terglobon ĉirkaŭprenis
Per mia ŝtal-areneaĵ’.

La mondan reĝon mi simbolas :
Mi estas dio – kapital’.
Mi sorĉrigardas kaj parolas
Per bril’ kaj sono de l’metal’.

Malhelaj iĝas reĝaj kronoj
Dum la ĉeest’ de mia kron’
Rompiĝas kaj kreiĝas tronoj
Per mia volo kaj ordon’.

Venkita mond’ sub premo restos
De mia kruda fer-leĝar’.
Por mia "patrioj" ĉiuj estas
Brutejoj kun la hom-brutar’.

Mi volos : paŝtos ĝin en valoj,
Aŭ al la morto pelos ĝin !
Eksvingos mi – kaj en bataloj
Belland’ fariĝos tuj ruin’.

Fiere staras, kiel roko
En mondo mia fortikaĵ’.
La komercej’ – jen sankta loko !
Kontora tablo – jen sanktaĵ’ !

Evangelio – la "bilancoj",
Komerca "ludo" – mesofar’
"Donacoj sanktaj" – la financoj
Kaj financistoj – la pastrar’.

"Preĝejo" mia luksaspektas.
Dum ĉiu tag’ – dum ĉiu hor’
En ĝi "laboras" mi : kolektas
"La pluvon el tintanta or’ !

Trezoro mia – oro brila !
Mi ĝin ne donas sen batal’...
Do, estu la sklavar’ humila,
Simile al brutar’ en stal’ ! ...

Elrusigis S. Davidos, Serdobsko (Sovetio).
el Sennacieca Revuo, 1926

Sama rubriko :


puce La rozoj silentas

puce Haĝi Dimitro

puce Kapitalo

puce MORTIGATOJ POR LA HOMARO

puce MALLEVU LA STANDARDON !

puce MI ASPIRAS AL IU TAG’

puce Vilhelmo Blake : La ĝardeno de l’ amo

puce Bernard Binlin Dadié : Mia revo

puce Lenka




Supren