Ni agu kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
Letero al Sinjoro Martti Ahtisaari, Nobelpremiito pri la Paco
10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
FINE…
Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
Intervjuo : Colette Weiss parolas pri la Oslo-Konvencio
Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
Letero al sidejo de CMC
NE al la instalado de usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio.
Pacdeklaroj de Hiroŝimo k Nagasako 2010

En la jaro 1999, kvin infanoj naskiĝintaj en Châteauroux (Francio) la tagon de la subskribo de la Internacia Konvencio pri la Infanaj Rajtoj pere de UNO, decidis sendi amikecan mesaĝon al ĉiuj infanoj de la Mondo. La bona sukceso alportis respondojn el pli ol 70 landoj.
Dek jarojn poste, por la dudeka datreveno de la Konvencio, la Domo de la Infanaj Rajtoj kuraĝigas la nuntempajn infanojn, kiuj bonvolas agi kontraŭ ĉiaj perfortoj.
Tial la asocio Domo de la Infanaj Rajtoj de Châteauroux kaj la asocio Esperanto-Indre kuniĝis por diskonigi novan alvokon.
kuraĝigi la infanojn esprimi siajn opiniojn kaj partopreni en la publika vivo laŭ la agnoskitaj Rajtoj de la Internacia Konvencio de la Infanaj Rajtoj. Art.12, 13 kaj 15) ;
uzi kaj promocii Esperanton kiel internacian lingvon por faciligi komunikadon kaj komprenon inter la diversaj popoloj de la planedo ;
kontribui al konstruado de paca kaj solidareca Mondo.
1- Diskonigi, kiel eble plej larĝskale, tiun unuan mesaĝon :
« Mi, infano de la planedo Tero, asertas mian volon vivi en senperforta, frateca, solidareca kaj justa Mondo. Mi min devontigas apliki tiun vivarton kaj batali kontraŭ ĉiaj sentoleremoj tiom minacaj por la homaro ».
2- Inviti la infanojn redakti sian propran mesaĝon sub la formo kiu taŭgas al ili : teksto kun aŭ sen desegnaĵo, foto, ktp.
Skribu la aĝon kaj la poŝtadreson malantaŭ la verko.
3- Sendi la novan mesaĝon en via gepetra lingvo kaj en Esperanto al unu el la subaj adresoj.
Bonvolu diskonigi vian novan mesaĝon ĉirkaŭ vi.
4- Membroj de la du asocioj elektos la plej interesajn sendaĵojn
por :
Ekspozicio
Eldonado de multlingva libreto (en la originala lingvo kaj en esperanto).
Tiu libreto estos donacita al la aŭtoroj de la elektitaj verkoj. Ĝi povos esti tradukita en la lingvon de la partoprenantoj.
5- Plie, la Domo de la Infanaj Rajtoj sin devontigas transdoni ĉiujn ricevitajn mesaĝojn al la Internaciaj Organizaĵoj kiuj zorgas pri protektado de la infanoj kaj pri paco en la Mondo.
Kalendaro : Necesas ricevi la mesaĝojn antaŭ la dekkvina de novembro 2009. Dankon.
Maison des Droits de l’Enfant
28 rue de l’écho,
36000 Châteauroux ( France)
tél. : 02.54.61.52.14
mde.chateauroux ĉe free.fr
ESPERANTO-INDRE
Maison des associations
36000 Châteauroux (France)
tél. : 02.54.27.95.51
esperanto.indre ĉe esperanto-indre.com
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.