Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 31an de januaro 2012 . Ĝis nun estas 1260 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2012 (85a) : Jalto | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Eldonaĵoj 2009
puce Eldonaĵoj 2010 !
puce Retejo de la Eldona Fako Kooperativa de SAT
puce Unuaj projekciadoj de la dokument-filmo

Eldonaĵoj 2009

Okaze de la 82-a SAT-kongreso okazinta en Milano julie 2009 aperis du novaj verkoj de la SAT-eldonkooperativo :

PlanoB138 Plano B - Mobilizo por savi civilizacion

Referenc-verko pri nuntempa stato de la mondo (el naturmedia, sociala kaj politika vidanguloj). Per tiu sinteza dokumento, Lester R. BROWN per klaraj vortoj ne nur provizas al ni sufiĉe precizan kaj koncizan superrigardon pri okazaĵoj kaj okazontaĵoj naturmediaj kaj socialaj - kaj kiel ili influas sin reciproke ĉirkaŭ la mondo - sed li liveras ankaŭ vastan solvo-proponaron, kiun li zorge kaj sisteme ilustras per tre konkretaj ekzemploj kaj eksperimentoj jam disvolviĝantaj en la mondo.

- 344 paĝoj.
- Formato 24x16 cm.
- Eldonita en julio 2009.
- Prezo : 18€

Kompendio128 Kompendio de la Kapitalo de Karlo Markso

Tiu kompendio de 1878 liveras al ni la esencon de la analizo farita de Karlo Markso en la Unua Libro de La Kapitalo, pri la kapitalismo - "en kiu ne la produktorimedoj estas je la servo de la laboristo, sed ja la laboristo je la servo de la produktorimedoj".
Destinita al popola publiko, skribita en stilo senbalastigita de la scienca aparato kiu igas foje malfacila la originalan verkon, tiu resumo estis aprobita de Markso mem.

- 160 paĝoj.
- Formato 18x12 cm.
- Eldonita en julio 2009.
- Prezo : 10€

Eldona Fako Kooperativa de SAT

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip