sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 14an de novembro 2008 . ĝis nun estas 358 tekstoj









Ĵeo : Omaĝe al Claŭde Piron


Omaĝe al Claude Piron







Claude Piron malaperis : Gerda ploras ! (1)

Klaŭdjo mortis ? Vere aŭ fantazie ? (2)

Ĉu li nun vojaĝas trakosme ? (3)

Sendube, kiel la meteoro. (4)

Tamen, vojaĝante, li ĉiam rakontas novelojn. (5)

Sed, lasu min paroli plu : (6)

Por tiu lasta vojaĝo, li certe surŝultrigis la dorsosakon de Panjo Rut’. (7)

Kien ? Tien. (8)

Kio mortigis lin ? Eble, kisa malsano. (9)

Tiaj ni estas. (10)

Danke al la belaj verkoj de Claude, por ni vivi estas miri ! (11)

Dankon ! Dankon, amiko ! (12)

Ĵeo, 24/01/2008





(1) Gerda malaperis ! (didaktika romano)

(2) Vere aŭ fantazie ? (rakontaro, 1989)

(3) Ĉu li venis trakosme ? (krimromano, 1980)

(4) La meteoro. (novelo en "Tiaj ni estas" vol.3 , 2002)

(5) Ĉu rakonti novele ? ( krimnoveloj, 1986)

(6) Lasu min paroli plu. (instrua romaneto, 1984)

(7) La Dorsosako de Panjo Rut’. (novelo, 1995)

(8) Tien. (sciencfikcia romano, 1997)

(9) La kisa malsano (instrua romaneto en "Tiaj ni estas" vol.2, 2002)

(10) Tiaj ni estas. (noveloj, 2002-2003)

(11) Vivi estas miri. (legolibro, 1995)

(12) Dankon, amiko ! (facila rakonto, 1990)



Sama rubriko :


puce Estas mi esperantisto

puce Inoj fortaj kaj inoj de forto

puce Busa veturo

puce Mevoj

puce Antaŭdiro de la ciganino

puce Menskateno

puce Laboristino

puce Kompatiga kanto en liberaj versoj

puce Memore al Johano-Luko Berĝono

puce PROTESTAJ VOĈOJ

puce Ĵeo : Omaĝe al Claŭde Piron




Supren