sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 7an de februaro 2017 . ĝis nun estas 1313 tekstoj










Julio Baghy : Rankvarteto (rimpoemo)





Julio Baghy
Ran-kvarteto


JPEG - 27.5 kb

(Kajto kantas )


Sub tegmento staris kuvo, dum somera densa pluvo.
Sed tegmento baris pluvon, pluvo falis apud kuvon.
Ĉar el pluvo kuv’ ne havis, pro la soifo ranoj kvakis. (2-foje)
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)

Akva kuvo, akva kavo.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvakas ni al Akvoavo.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvar kvakantoj kvardekvoĉe, kvartet-kvakas plenriproĉe,
Pro mankhav’ de la kava kuvo, en la akvokuv’ sen pluvo.

Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)
Kava kuvo vane vakas.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvankam ni por pluvo kvakas.
kvak kvak kvak kvak kvak kvak
Kvodlibet’ de ĥor’ kvakanta, en la kuva kav’ vakanta.
Kvakas kvere : Akvoavo, akvon al la kuvokavo.
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)

Tio pruvas : se dum pluvo, staras sub tegment’ la kuvo,
Ranoj vane kvaki povas, se je salto sin ne movas.
Do ne kvaku kiel ranoj, karaj gesamideanoj ! (2-foje)
Kvavak kvavak kvak kvak kvak (2-foje)


JPEG - 29.2 kb


Sama rubriko :


puce Julio Baghy : Estas mi esperantisto (rimpoemo)

puce Julio Baghy : Stranga danco (rimpoemo)

puce Julio Baghy : Rankvarteto (rimpoemo)




Supren