sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 12an de majo 2012 . ĝis nun estas 588 tekstoj










Johano Aber (Habert) 1875-1937


NEKROLOGO

La 11-an de aŭgusto mortis en Kasablanka (Maroko), en aĝo de 62 jaroj, pro renmalsano

K-do Johano Aber

(Jean Habert)

SAT-ano n-o 55. Unu el la plej malnovaj, plej spertai K-doj forlasis nin. Aktivulo jam antaŭmilite, li organizis kursojn por lab. esp-istoj en la pariza regiono de 1910-1914. Li estis redaktoro de « Tra­vailleur Esperantiste » de 1912-14 k fondis Esp. Sindikatan Federacion en 1912. Li estas la ĉefa aŭtoro de la bonega franca lernolibro “Cours Rationnel”. Tuj ĉe la fondo li kun konvinko aliĝis al SAT, en kiu li restis aktiva kun juneca entuziasmo ĝis la fino de sia vivo ; li estis ankaŭ dum pluraj jaroj ano de la Direkcio de SAT. Liaj konsiloj ĉiam estis tiuj de spertulo. Paroloj k agoj ĉe li kongruis, k kiel kontraŭmilitisto konsekvenca li pasi­gis iam antaŭ 1914 longan tempon en malliberejo. Lia revolucieco estis profun­da. Lia sola malvirto estis eble tiu, ke li estis tro naiva, tro fidema en la boneco de la homoj, simila tiurilate al Zamenhof : ĉiam preta malfermi la monu­jon por doni al iu ajn, kiu petis helpon. Malavare li oferis por la movado. Por SAT k la sennaciismo lia morto signifas gravan, dolorigan perdon. Liaj amikoj gardos al li ĉiaman estimoplenan memo­ron k esprimas ĉi tie al lia kunulino la plei profundan sentojn de ĉagrena sim­patio.

La Plenum-Komitato de SAT.

El Sennaciulo n°457, 23a de septembro 1937

Sama rubriko :


puce LI ESTIS LA UNUA

puce Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)

puce  IOM DA HISTORIO : PRI ZAMENHOF KAJ LANTI

puce Niaj karaj « eminentuloj » : kelkaj rimarkindaj SAT-anoj

puce HENRI MÉNARD, PILIERA SUBTENANTO DE ICEM-ESPERANT0

puce Kio pri la SAT-aninoj ?

puce FUTERFAS : SORTO DE UNU ANARKIISTO ESPERANTISTO

puce Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.

puce Las Casas kaj "la nigra legendo"

puce Duonhoron kun Errico Malatesta

puce Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio

puce Luiza MIŜEL

puce MEMORE AL JOHANO-LUKO BERĜONO

puce El letero de interbrigadisto

::: Ĉiuj :::



Supren