sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 26an de marto 2013 . ĝis nun estas 595 tekstoj










Joe Hill (Lastnokte vidis mi Joe Hill)


Joĉjo Hilo (Joe Hill), 1879-1915, sveda enmingrinto en Usono, estis fama malneŭtrala kantisto k aktivulo el la movado ILM (Industriaj Laboristoj de la Mondo, usone IWW : Industrial Workers of the World), kiu kontraŭbatalis la ekspluatadon de la laboristaro. Li estis ekzekutita pro murdo post neregula proceso, kaj poste iĝis la temo de pluraj popolkantoj, inter kiuj ĉi tiu estas la plej fama.
Liaj lastaj vortoj antaŭ la ekzekuto (la 19-an de novembro 1915) estis : “Ne funebru pri mi - organizu vin !”

Ĉi kanzono famiĝis pro la interpreto de Paŭlo Robeson’ en 1942 k tre populariĝis post la kantado far Joan’ Baez’ dum Ŭudstoka festivalo en 1962.

Joe Hill (Lasnokte vidis mi Joe Hill)

Originala titolo : I Dreamed I Saw Joes Hill Last Night

Teksto : Alfred Hayes (1925)
Muziko : Earl Robinson
Traduko : Jomo Ipfelkofer’ (1977)

Lastnokte vidis mi Joe Hill,
En sonĝ’ aperis li.
Mi diris : “Ĉu ne mortis vi ?”
Neniam mortis mi. (2x)

Ili ekzekutis vin, Joe Hill,
Timigite diris mi.
Nu jes, - respondis li kun rid’,
Sed tamen vivas mi ! (2x)

La kupro-estro murdis vin,
Mortpafis vin, Joe Hill !
La korpo mortis, - jesis li,
sed tute ne l’ anim’ ! (2x)

Li staris apud mia lit’
Kaj ĝoje diris mi :
Do, ne trafite, la spirit’
Ĝi vivos plu sen tim’ !
(2x)

JPEG - 19.5 kb
Kovrilbildo de fama kanto lia : La ribelulino

Neniam mortis de Joe Hill
La memor’ al l’ subpremad’.
Subtenas laboristojn li
En ilia batalad’. (2x)

En tuta mond’, - al mi li krias
Vi ĉie trovos min,
Kie strikas, luktas, liberiĝas
Frato kaj fratin’.
(2x)

Lastnokte vidis mi Joe Hill,
En sonĝ’ aperis li.
Mi diris : “Ĉu ne mortis vi ?”
Neniam mortos mi. (2x)


Tiu verko aperis en La Verda Trobadoro, komune eldonita de la Junulfako de SAT k FLE en 1986, p.144.

Aŭskultebla sonregistraĵo (post elŝuto kaj malkompaktigo) :

Zip - 1.5 Mb
Lastnokte Vidis Mi JH
Kantita dum muzikstaĝo 2007 en Kvinpetalo
JPEG - 53.1 kb
Funebro post lia ekzekuto en 1915
Sama rubriko :


puce La Internacio

puce Kantokolekto Lilandejo

puce Redonu mian monon !

puce Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto

puce Komandanto Che Guevara

puce La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)

puce Joe Hill (Lastnokte vidis mi Joe Hill)

puce Ĉi nokte sonĝis mi

puce Ja ni venkos !

puce SAT-himno

puce La Tempo ĉeriza

puce For la landlimojn !

puce La Paliso

puce La Balado de homoj fieraj pro sia deveno




Supren