|
serĉado :
|

Kion donaci ?
Joachim Ringelnatz (1883-1934)
Donacu kun konfidenc’,
kaj se dec’ ĝin permesas.
Se l’ donacato la donon pesas,
puru la konscienc’.
Donu do kun plezur’,
laŭeble nur
el via mi,
de l’ opini’, gust’ kaj humur’,
por ke via ĝojo pri l’ procedur’
estu pago por vi.
Sprite donu, sen ruzem’.
Pensu en pac’,
ke la donac’
vi estas mem.
Joachim Ringelnatz (1883-1934)
aperis en Sennaciulo, dec. 2007