sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










Ja ni venkos !


Himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio.
Originala titolo : "Venceremos"
Teksto : Sergio Ortega.
Muziko : Claudio Iturra

JPEG - 22.7 kb
De la grundo patruja profunda
Nun leviĝas popola la kri’
Anonciĝas la nova erao
Kaj ekkantas la tuta Ĉili’
Memorante la bravan soldaton
Kiu glore batalis ĝis mort’,
Ni unuaj la morton alfrontos,
Al patrujo nenia perfort’ !
Ja ni venkos, ja ni venkos,
Ĉenoj mil jam ekpretas por romp’
Ja ni venkos, ja ni venkos,
Malriĉecon pelos ni for ! (x2)
Kamparano, soldato, virino,
De l’ patrujo student’, laborist’,
Agu ĉiu por nia nacio,
Ankaŭ vi, oficist’ kaj minist’.
Kaj la gloron ni semos en tero,
Socialisma ja estos la mond’,
Kune ni historion estigos
De la estont’, de la estont’,
De la estont’

Tradukis : Renato Corsetti, Mauro La Ttorre, Gian Franco Molle.

La hispanlingva originalo aŭskulteblas ĉi tie.

Aliaj tekstoj memore al Salvador Allende ĉe la retpaĝaro de SATeH

Fonto : http://nodo50.org/esperanto/janivenkos.htm

Sama rubriko :


puce La Internacio

puce Kantokolekto Lilandejo

puce Redonu mian monon !

puce Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto

puce Komandanto Che Guevara

puce La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)

puce Joe Hill

puce Ĉi nokte sonĝis mi

puce Ja ni venkos !

puce SAT-himno

puce La Tempo ĉeriza

puce For la landlimojn !

puce La Paliso

puce La Balado de homoj fieraj pro sia deveno




Supren