Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 17an de majo 2008 . Ĝis nun estas 658 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi
Dokumentoj

Dans la même rubrique

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce SAT-Kotizo 2008
puce Landaj Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Gotenburga Konvencio
puce Interkonsento pri LEA-Komitato de SAT
puce Regularo pri la funkciado de la SAT-Frakcioj
puce Regularo pri Kongresa Gvidado
puce Regularo pri aliĝo al SAT-Kongresoj

Interkonsento pri LEA-Komitato de SAT

Celo

Inter la LEA-oj, subskribintaj la Gotenburgan Konvencion, estas kreita en la kadro de SAT, LEA-komitato, kies celo estas la propaganda laboro sur internacia tereno kaj interhelpo de LEA-oj.

Konsisto

LEA-komitato konsistas el po du reprezentantoj, elektitaj de P.K. de SAT kaj du de ĉiu LEA.

Ĉiuj reprezentantoj devas prezenti al la Sekretario de la LEA-komitato de SAT rajtigilon subskribitan de siaj respektivaj komitatoj. Povas partopreni plenrajte la kunvenon de la LEA-komitato nur reprezentantoj, kiuj estas SAT-membroj.

La komitato rajtas elekti unu reprezentanton de lando, en kiu ne ekzistas LEA akceptinta la Gotenburgan Konvencion, sed tiu membro devas esti akceptebla al ĉiu membro de la Komitato kaj havas konsilan voĉon.

Estraro

La estraro de LEA-komitato konsistas el prezidanto, sekretario kaj vicprezidanto, elektitaj el kaj de la komitatanoj, kun la kondiĉo, ke ĉiam unu el la du reprezentantoj de SAT apartenu al la estraro. Financoj

Ĉiu partoprenanta LEA pagos kotizon laŭ sia membronombro je la unua de januaro. La kotizo estu ĉiujare fiksata en kunveno kaj estas pagata en la unua kvaronjaro. La Komitato rajtas konsenti al prokrasto de la pago, se la financaj kondiĉoj de LEA estas en malbona stato.

Kunvenoj

En la kadro de la ĉiujara SAT-kongreso okazas jarkunveno de LEA-komitatanoj. Kiuj ne povas ĉeesti la jarkunvenon, povas esti anstataŭataj, se la koncerna LEA-estraro antaŭe skribe konfirmis al la sekretario de LEA-komitato la anstataŭigon.

La jarkunveno pritraktas la sekretariajn raportojn kaj la proponojn, prezentitajn de la komitatanoj ; ĝi fiksas la kotizon kaj elektas la estraron. Du monatojn antaŭ la kongreso la sekretario devas ricevi la diversajn proponojn, por ke li povu konigi ilin al la ceteraj komitatanoj.

Kontakto

Por ke estu daŭra kontakto inter komitananoj, laŭbezone aperu bulteno, kiu estu sendata al la komitatanoj kaj al la estraro de la partoprenantaj asocioj.

Aliĝo

LEA, kiu deziras aliĝi al LEA-komitato devas konigi sian deziron al la sekretario de LEA-komitato, kiu informas la tutan komitaton. Akcepto povas okazi nur, se ĉiuj komitatanoj konsentas.

Se eventuale Esperanto-Asocio estus akceptita en LEA-komitato de SAT, kvankam ne plenumante la strukturajn kondiĉojn, tiu ĉi Esperanto-Asocio tamen ĝuus entute la Gotenburgan Konvencion, tiel longe kiel la plimulto de la LEA-komitato tion akceptos.

La reprezentantoj de la LEA-oj kaj de SAT, kiuj, sub la iniciato de la LEA-komitato, kunvenas ĉiujare okaze de la SAT-kongreso, havas la rajton voĉdoni decidpove pri temoj jam debatitaj ĉe la respektivaj komitatoj de la LEA. Tiuj proponoj devas esti senditaj al la LEA-oj almenaŭ tri monatojn antaŭ la kongreso.

Koncerne nove starigitajn proponojn la reprezentantoj, post voĉdono, turnos sin al la komitatoj ilin delegintaj, por sankcio.

La sankcio devas esti akirita plej malfrue tri monatojn post la kongresa voĉdono. La nerespondo signifos akcepton.

Nur unuanime akceptitaj decidoj estas validaj.

Ĉiuj LEA rajtas je unu voĉo pravigita per firma mandato.

Eksigo kaj likvido

LEA, kiu deziras ĉesigi la kunlaboron laŭ ĉi tiu interkonsento, devas konigi sian deziron almenaŭ unu monaton antaŭ la fino de la kuranta jaro. Se la nombro da partoprenantaj asocioj fariĝas malpli ol du, aŭ en okazo de unuanima decido, la komitato estos likvidita. Ĝiaj posedaĵoj estos dividataj proporcie laŭ la membronombro inter la LEA-oj, kiuj pagis en la lasta jaro.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip