Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 8an de februaro 2010 . Ĝis nun estas 922 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Dissendolistoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Ni agu kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce  Letero al Sinjoro Martti Ahtisaari, Nobelpremiito pri la Paco
puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC
puce NE al la instalado de usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio.
puce Porpaca manifestacio en Vicenza
puce Provoj de la senminigilo "Demichain"
puce Respondo de la franca Ĉefministro pri la pafaĵoĵetoj el bomboj.

Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !

Kadre de la batalo kontraŭ la instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio, proponita de usona asocio « Kampanjo por la Paco kaj Demokratio » (CPD), la Pacista Frakcio sendis retmesaĝon al la Ambasadoro de Ĉeĥio en Francio. Al kelkaj ĉeĥaj kamaradoj por informi ilin, la Pacista Frakcio sendis retmesaĝojn. En Sennaciulo de majo-junio 2009 aperis artikoleto, alia en SAT-retejo. Tiuj agoj celis alporti la subtenon de SAT al la plimulto de la ĉeĥa popolo, kiu rifuzas la instaladon de radaroj de NATO sur la teritorio de la Ĉeĥa Respubliko. Ne estis vana la batalo de la ĉeĥa popolo, ĉar la usona administracio de la Prezidanto Obama forlasis tiun projekton.
Freŝdate la usona asocio CDP sendis al ni informojn kaj ni esperantigis eltiraĵon de la deklaracio de « NE ZÁKLADNÁM » Ĉeĥa Civitana Movado por la iniciativo kontraŭ la radaroj.


« La batalo kontraŭ la radaroj estis ĉiam la batalo por la demokratio, por la rajto decidi, per referendumo, pri la ĉefa orientado de la lando malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, kaj la konduto aroganta kaj senscia de multaj politikistoj. Estas evidente ke, pro la batalo de ĉiuj, estis akirita grava venko.
Kia ajn estos la evoluado de la situacio, necesos memori ĉi tion : utilis subskribi la antiradaran peticion kaj manifestacii kontraŭ la radaroj ; utilis interveni ĉe la registaro kaj demandi ĝin. Gravas la civitana protestado.

JPEG - 32.3 kb

Por « NE ZÁKLADNÁM », tio ne estas la aktivecfino. Riĉigitaj pro tiu sperto, ni tuj daŭrigos. Ĉar tiu usona regreso ne signifas la forlason de la usona antimisila defendo. Jam diskutoj komenciĝis pri alternativoj de la radaroj en Ĉeĥa Respubliko kaj de la misiloj en Pollando. Tamen, la vera bona novaĵo estas, ke ni kapablis montri, per granda, solidara, antiradara movado kun ĉiuj, kiuj partoprenis dum tri jaroj, nian povon modifi iujn decidojn ».

SAT diras al la Ĉeĥa Popolo : BRAVE !

Colette Weiss kaj André Weiss
La 1-an de oktobro 2009

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita ĵaŭde 09h30-16h30
Aliajn tagojn bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip