Liberpensula Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda
Liberpensula Frakcio


INVITO POR REVIVIGI LA FRAKCION


Mi komencas studon pri liberpensuloj kaj esperantistoj. Mi faras tiun laboron kadre de la Instituto por Esploradoj kaj studoj de la Libera Penso. Do, mi deziras kontakti liberpensulajn esperantistojn. Tiel mi ellaboros historion kaj biografiojn de membroj de la movado. Mi estas preta ricevi konsilojn, dokumentojn ktp.

Oni povas kontakti min : rete : doviro_ĉe_netcourrier.com

Poŝte :
SIMEONE Dominique
612 rue Gallieni
FR-78670 VILLENNES-SUR-SEINE

La Liberpensula Frakcio de SAT ne funkcias. Tiu Frakcio naskiĝis kun, en kaj por SAT. Ni, liberpensaj esperantistoj ne povas resti senage fronte al tiu situacio. Mi invitas frate samideanojn kaj kamaradojn kontakti min kaj poste eventuale kunveni. Tiel ni povos revivigi nian Frakcion.

Dominiko.