Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 17an de majo 2012 . Ĝis nun estas 1302 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2012 (85a) : Jalto | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
puce 1a de majo kontraŭ la salajrata laboro
puce 20 jaroj en la mondo Esperanto — Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT
puce Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo
puce Beta-versio de PIV nun rete konsultebla
puce DUMVIVA MEMBRECO
puce Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo
puce Fetoraĉas !
puce Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn !
puce Homĉeno kontraŭ militbazo en Okinavo
puce Informeto
puce Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
puce Ni malhelpu detrui naturprotektatan parkon !
puce Novaj eldonoj de la kooperativo de SAT !

Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn !

En la nokto de la 19a de septembro okazis grava fajrego en la ekzercejo de Vinilkosmo, dum kiu estis detruita la tie stokita materialo, kaj grava parto de la diskostoko. Feliĉe la fajro ne atingis la registrejon, do Vinikosmo povos plu funkcii, sed devos reaĉeti la perditan materialon. Detalojn eblas ricevi legante la blogon de Flo ĉe Ipernitio : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/home

Kiel Flo mem klarigis, la plej bona maniero helpi al Vinilkosmo dum ĉi tiu malfacila momento estas aĉeti diskojn ĉe : www.vinilkosmo.com kaj elŝuti albumojn en la elŝutservo www.vinilkosmo-mp3.com.

Per sia eldonado de muzikdiskoj Vinilkosmo de pli ol jardeko ludis gravan rolon en la kreo kaj disvastigo de originalaj esperantaj muzikaĵoj. Sed ankaŭ la SAT-movado pli specife ŝuldas ion al ĝi : ja en 2007, Flo estis la ĉefa teĥnika prizorganto de la kvar koncertoj, kiuj okazis dum la SAT-Kongreso en Antonio, kaj ankaŭ rolis kiel volontula sonteĥnikisto dum pluraj kongresoj de SAT-Amikaro. Do, nun venas la momento plene reciproki tiun ĉi helpon !

Flo ĉe la miksotablo dum la SAT-Kongreso en Antonio, 2007

Flo ĉe la miksotablo dum la SAT-Kongreso en Antonio, 2007

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip