sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 12an de majo 2012 . ĝis nun estas 588 tekstoj










Hejmo


Tiu ĉi poeziaĵo de Marĵorio Bultono (Marjorie Boulton) aperis en la kompillibro Sub la signo de socia muzo en 1987.

Pri la Projekto "Hejmo" vidu sur la retejo de SAT-EFK jenan paĝon :
- Projekto "Hejmo"

Junaj geedzoj ĝin aĉetis.
Ŝi kudris ; li ĉarpentis. Ligno
kaj ŝtofo ordigite netis,
kaj meblo ŝajnis amosigno.

Ili vivadis pene, ŝpare,
sed ĝoje, kreis sian neston,
revadis pri la hejmo pare,
kaj prifieris tolokeston ;

tapetis murojn, plantis florojn,
preparis robojn por la tria -
kiu alportis ja laborojn,
sed igis hejmon ĝojradia.

Pli da infanoj ; pli da penoj ;
da maltrankvilo, kaj sufero ;
pli da laboroj, pli da benoj,
da estonteco kaj espero.

Mebloj akiris siajn mitojn ;
infanoj kreskis ; ili kreis
proprajn memorojn, etajn ritojn ;
mezaĝa paro jubileis -

bombo detruis dum sekundo
rikoltajn dudekkvin septembrojn,
kaj lasis sur malpura grundo
nur meblopecojn, sangajn membrojn.

Registrita versio de Abatejo kadre de Projekto "Hejmo" :

http://www.youtube.com/watch ?v=g6dC5r4N_F0

Vidu ankaŭ :
- http://www.ipernity.com/blog/eterne...

Sama rubriko :


puce Hejmo




Supren