|
serĉado :
|
Sperta esperantisto kaj fervora praktikanto de la Freinet-pedagogio, Henri MÉNARD partoprenis en multaj I.C.E.M. [1]-kongresoj, dum kiuj mi certe lin renkontis. Sed kunligoj inter ni firme ekestiĝis okaze de esperanto-staĝo en Prefailles, en 1988, dum kiu li kaj mi gvidis stud-grupon. Ek de kiam komenciĝis kunlaborado kadre de la revuo ICEMESPERANTO, kiun li prizorgis jam de 1982. Entute, ĉar li rolis ne nur kiel redaktoro, sed ankaŭ kiel presisto, broŝuristo, ekspedanto, kasisto. Kaj tiun ampleksan taskon li plenumis ĝis la jaro 2OO2, kiam li parte ĝin transdonis al Bourdet, la nuna prizorganto.
Ne facile estas nutri tridekpaĝan revuon aperantan kvarfoje jare per interesaj artikoloj rilatantaj al pedagogio, esence al Freinet-pedagogio kaj ties spirito. Ofte eblis tralegi reportaĵojn pri afrikaj lernejoj senditaj de lia lerneja korespondanto Pierre Zinsou, instruisto en Dahomeo ; ankaŭ de Sro Beker, delegito de U.E.A. pri rilatoj kun afrikaj esperantistoj. Ankaŭ membroj de F.I.M.E.M. [2] el diversaj Eŭropaj landoj havigis al li interesajn artikolojn.
Tio postulis sufiĉe ampleksajn interrilatojn, tamen ne sufiĉis por certigi kontentige abundan eldonmaterialon. Por ĝin kompletigi li ĉerpis el pedagogiaj kaj filozofiaj revuoj, ankaŭ el tiu de la asocio « Les Amis de Freinet », tekstojn, kiujn necesis traduki en esperanton. En tiu fako mi volonte kaj ofte kunlaboradis, same kiel ge-Poisson kaj ge-Fort, bone konataj en la SAT-medio. Henri zorgeme atentis, ke la revuo aperu en kiel eble plej bona esperanta lingvo, ĉar li ĝin sendis al geinstruistoj en diversaj landoj tra Eŭropo kaj tra la mondo.
Henri dediĉis multe da tempo por plenumi tiun ampleksan taskon. Pri tio mi volas reliefigi la gravan subtenhelpon, tiel psikologian, kiel materialan, de lia edzino Huguette. Ŝi certe alportis altvaloran kontribuon en la laboro de sia edzo, tial ŝi meritas, ke oni ilin kunigu en la nepre meritataj dankesprimoj pro tia poresperanta agado.
Cetere Henri kaj Huguette agadis ne nur en pedagogia fako. Konvinkitaj laikeculoj kaj SAT-spiritaj esperantistoj, ili klopodis diskonigi nian emancipigan idealon ne nur inter plenkreskuloj, sed ankaŭ en la infana medio per instruado celanta formadon de estontaj klarvidaj civitanoj.
el la SAGO, decembro 2004
LI ESTIS LA UNUA
Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)
IOM DA HISTORIO : PRI ZAMENHOF KAJ LANTI
Niaj karaj « eminentuloj » : kelkaj rimarkindaj SAT-anoj
HENRI MÉNARD, PILIERA SUBTENANTO DE ICEM-ESPERANT0
Kio pri la SAT-aninoj ?
FUTERFAS : SORTO DE UNU ANARKIISTO ESPERANTISTO
Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.
Las Casas kaj "la nigra legendo"
Duonhoron kun Errico Malatesta
Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio
Luiza MIŜEL
MEMORE AL JOHANO-LUKO BERĜONO