|
serĉado :
|
Regea kanzono de Tikeno Ĵaho Fakolio (Tiken Jah Fakoly) origine titolita Ouvrez les Frontières (Malfermu la landlimojn), elfrancigis Vito Markovo, 2010. Ĝi estis kantita dum la koncerto fine de la tiujara muzikstaĝo en Kvinpetalo.
Aŭskulteblas originala versio ĉi tie
For la barilojn, )
For la landlimojn ! )x2
De jaroj venas vi, dum vintro kaj somer’,
Kaj vin akceptas ni kun ridoj ne koler’ ;
Vi hejmas tie ĉi, sed ne tre gravas nu,
Ni volas migri do la pordon malfermu.
For la barilojn, )
For la landlimojn )x2
De l’ Kab’ ĝis Ĝibraltar’, ni estas miloj ve,
Volante kiel vi, kaj eĉ sen rendevu’,
Vojaĝi ien ajn, labori por mon-gajn’,
Sed vi al ni rifuzas la rajtigan vizon !
For la barilojn, )
For la landlimojn ! )x2
Ankaŭ por ni estu rajt’
La eblo al stud’,
La eblo vivi revon kun palpebla konklud’,
La profesia dec’,
La vojaĝ-eblec’,
La eblo povi sperti kio estas « Liberec’ » !
Ni volas ke por tuta famili’
Ne plu estu mank’, malsato kaj soif’,
Ni volas : el mizer’ ne nur ŝajna eskap’,
Ni volas migri for se ne eksplodos nia kap’ !
For la barilojn,
For la landlimojn !
Enen lasu nin !
For la barilojn,
For la landlimojn !
Da akvo eĉ el put’
Ne venas kun sitel’ ;
Da pluvo eĉ ne gut’
Faletas el ĉiel’.
Se ventro-malplen’
Survoje al lernej’,
Iam decido-pren’ :
Al pli satiga hejm’...
For la barilojn,
For la landlimojn !
Enen lasu nin !
For la barilojn,
For la landlimojn !
(Instrumenta interludo)
Akceptu nin !
Eltenas ni ne plu !
Pri okcidenta viv’ revadas ni sen ĉes’ !
Akceptu nin !
Parolas la junul’ !
Konsciu ke por ni temas pri viv-neces’ !
For la barilojn,
For la landlimojn !
Enen lasu nin !
For la barilojn,
For la landlimojn !
La strandojn prenis vi
Kun ties ora sabl’ ;
La bestojn kaptis vi
Kaj ne plu restas arb’ ;
Kaj jen por ni,
Malplenas ĉiu man’,
Do nepras nun formigr’ ;
Ek nun al mara ban’...
For la barilojn,)
For la landlimojn !)
Enen lasu nin ! )x4
La Internacio
Kantokolekto Lilandejo
Redonu mian monon !
Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto
Komandanto Che Guevara
La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)
Joe Hill (Lastnokte vidis mi Joe Hill)
Ĉi nokte sonĝis mi
Ja ni venkos !
SAT-himno
La Tempo ĉeriza
For la landlimojn !
La Paliso
La Balado de homoj fieraj pro sia deveno