SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
1a de majo kontraŭ la salajrata laboro
20 jaroj en la mondo Esperanto — Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT
Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo
DUMVIVA MEMBRECO
Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo
Fetoraĉas !
Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn !
Homĉeno kontraŭ militbazo en Okinavo
Informeto
Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
Ni malhelpu detrui naturprotektatan parkon !
Novaj eldonoj de la kooperativo de SAT !
Petskribo kontraŭ pafaĵoĵetoj el bomboj
Post la prelego rasista ripetita de la sarkozia registaro ĉi-somere, post la abundaj malkonstruoj de tendumejoj kaj sensaciaj forpeloj, kun samtempa krimigo de la tuta komunumo de la Romaoj, kiu estis egaligita kun la tuta enmigrado kaj deliktado, oni eĉ aŭdis pri „malnacianigo“… Kontraŭe al tio, kuniĝis kolektivoj kontraŭ ŝtata ksenofobio, kiu alvokas multobligon en ĉiuj urboj kaj urbetoj…
Neakceptindas ke virtaj sofismoj povas kamufli la daŭrigon de instituciaj rasistaj aranĝoj. Tiucele, la kolektivoj kontraŭ ŝtata ksenofobio ekde nun eldiras du denuncojn, kaj postulas, ke tiuj abomenaĵoj ĉesu kiel eble plej rapide :
Ekde 1912, do baldaŭ jam de unu jarcento ekzistas en „Franca Respubliko“ subcivitana statuso por la „anoj de la vojaĝanta gento“, truditaj prezentiĝi ĉe la polico ĉiun trian monaton, sub minaco de unujara malliberigo. Por ĝui sian civitanajn rajtojn –kiel la rajto voĉdoni, oni devas ligiĝi dum almenaŭ tri jaroj al urba komunumo, se la urbestro kaj la Prefekto tion permesas !
Ekde 2006, en Seine-Saint-Denis, lokiĝas „vilaĝoj por integriĝo“, france nomitaj M.O.U.S (Maîtrise d’œuvre Urbaine et Sociale, urba kaj socia kunordigado), en kiuj loĝas Romaoj el Rumanio kaj Bulgario. 75% de la buĝeto de tiuj detenejoj estas dediĉita… al la gardado kaj la „sekureco“, t.e. noktogardistoj kun hundoj, kameraoj, dratretoj. Povas esti malpermesite eliri vespere… Estas malpermesite akcepti vizitantojn ! Necesas demandi permeson al la Prefkto por eniri !
Necesas tuj malaperigi
diskriminaciojn instituciajn.
Kolektivoj kontraŭ ksenofobio • contrelaxenophobie@gmail.com
Kunsidoj ĉiudimanĉe, je la 15-a ĝis la 18-a. 38, strato Keller Parizo
(inter Bastilo kaj Voltero).
Fonto : http://contrelaxenophobie.wordpress...
Tradukis Ĵomo Blanŝezo
Kamaradoj el la Pariza SAT-rondo ĉeestos la manifestacion kun tiu teksto dulingve (fr/eo), vidu la anoncon franclingve sur la retejo de SAT-Amikaro :
Paris-République (75), 04 septembre 2010 : Manifestation contre la xénophobie d’État
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.