|
serĉado :
|
Tiu eksperimento estas nur pensiga ekzemplo, provo senutila por la projekto.
Mi konsilas tiun simplan mezurilon, kiun oni vidas en la foto. Ĝi estos facile multnombre konstruebla por grupo da mezurantoj. Printu folion A4, sur kiun vi (komputile) desegnis ĉiujn angulojn precize ĝis 0,2 °. Gluu la folion sur dikan kartonon (aŭ pli bone sur lignan tabulon). Trapasigu najleton. Atentu la precizecon pri la loko de la truo (en la dekstra supra angulo) kaj pri la orteco inter la najleto kaj la tabulo. Alkroĉu al la najleto per fadeno pezaĵon. Tiel oni konstante kontrolos la vertikalecon de la tabulo. Tiu simpla mezurilo permesas precizecon ĉirkaŭ 0,2 °.
Inter 11 h (U.T.) kaj 12 h (U.T.), mi mezuris la angulon ĉiuj 5 minutoj. Mi ricevis : 59,8 ; 59,6 ; 59,5 ; 59,4 ; 59,4 ; 59,3 ; 59,3 ; 59,3 ; 59,4 ; 59,4 ; 59,5 ; 59,6 ; 59,7. Mi konstruis grafikon.
1e. La angulo serĉita estas a = 59,3 ° pli-malpli 0,2 °.
2e. La horo por tagmezo estas t = 11 h 30 pli-malpli 3 minutoj.
(Ne estas surprizo : mi loĝas proksimume 15 minutojn antaù la grenviĉa meridiano kaj, pro la « tempa ekvacio », la Suno fruas proksimume je 15 minutoj.)
Se vi mezuros dum nur unu horo, elektu bone tiun horon kaj estu despli precizaj : la angulo ŝanĝiĝas tre malmulte ĉirkaŭ tagmezo. Mi konsilas mezuradon dum 2 aŭ 3 horoj.
