sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 14an de novembro 2008 . ĝis nun estas 358 tekstoj









Eratostena 2a eksperimento


La mezuroj okazas la 21an de decembro 2007, dum iomete pli ol unu horo ĉirkaŭ la momento, kiam la Suno estas kiel eble plej alta. Malfruuloj aŭ malbonŝanculoj pro nuboj rajtas mezuri la 22an de decembro kun la samaj kondiĉoj.

Loko 1

Vendredon la 21an, en la sama liceo apud Parizo, sama ĉambro (ekstere estas ege malvarme). Ĉeestis nur 4 lernantoj, kiuj uzis entute 3 mezurilojn. Tuj aperis granda surprizo : la rezultoj tre malsimilas inter mezuriloj ! Longe post la eksperimento mi trovis la eraron. Sur kelkajn mezurilojn mi algluis novajn foliojn por ebenigi ilin. Beraŭrinde mi uzis fotokopi-aparaton, kiu konservas la distancojn (mi ja kontrolis tion) sed ne la angulojn, kaj la orta angulo tute ne estis ! Do vi ĉiuj atentu ! Kiam vi konstruas mezurilon, zorge kontrolu ĉion ĝis plej granda perfekteco !

Finfine jen rezultoj eltiritaj el nur unu mezurilo. La mezuroj daŭris de 10 h 55 ĝis 12 h 30 (U.T.), po unu ĉiun minuto-kvinon. La minimuma angulo inter zenito kaj Suno estas 72,4 gradoj. La tempo por vera tagmezo estas 11 h 44 min (U.T.).

Respondi al tiu artikolo

5 Forum-mesaĝoj

Sama rubriko :


puce Eratostena 1a eksperimento

puce Eratostena 1a rezultato

puce Eratostena 2a eksperimento




Supren