sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 26an de marto 2013 . ĝis nun estas 595 tekstoj










Enkonduko de la originala eldono

Dimitriv SNEĴKO.


Mi havas honoron tre grandan - prezentante al vi novan verkaron de nia talenta verkisto Leon Bergiers, ĉar mi konsideras lin, kiel verkiston - soldaton - batalantan por nova sociordo. Tiu kiu tre atente observas esperantan laboristan literaturon bone konas la nomon de L. B., kaj ĉiu leganto povas vidi kiun grandegan evoluon faris L. B. en sia verkado. Ni prenu liajn unuajn verkojn aperintaj en la “ Sennacieca Revuo” kaj komparu kun lastaj liaj verkoj - kaj ni vidos grandan evoluon. Leon Bergiers unua el esperantaj verkistoj proletaj venis al kolektiva arto. Kiu havis la okazon legi lian lastan rakonton “ Gardostaranta”, kiu legis lian artikolon “ pri amasa arto ”, presita en la “ Monde ” - tre klare vidos tiun evoluon de verkisto kiu venis al kolektiva arto tra vojo grandega. - - “ Artistoj vi havas ankaŭ Devon - Lukton ! Ne restu for, sed mem partoprenu tiun finan batalon por Revolucio ”. - tiel li skribas en la letero direktita al fama belga verkisto Jean Tousseul, kie li riproĉas ĉi lastan ke “ li ne kredas revolucion, li ne volas servi al laborista klasa batalo ”. - “ De post dek kvin jaroj, la Revolucio pliantaŭeniĝas ol dum tuta jarcento antaŭa. La elpensoj, la progresoj neniam estis tiom elokventaj. Ĉu literaturo sekvis ? ” Ankoraŭ ne ! Multaj dronas en la senlumeco, en la individualismo. Leon Bergiers deklaras pri amasa arto kaj liaj nun prezentataj verkoj - praktike efektivigas lian deklaron. Leon Bergiers estas juna verkisto, juna tradukanto de belgaj poetoj en Esperanto. Ni rigardu lian evoluon kaj ni rajtas esperi, ke li per sia pafilo - vorto - fariĝos vera gardostaranto de proleta tutmonda revolucio ! Ni do esperu vidi lin sur la batal-barikadoj de literatura militanta fronto.

Minsk. marto 1930.

Sama rubriko :


puce Enkonduko al la reta eldono

puce Enkonduko de la originala eldono

puce Antaŭparolo de la aŭtoro

puce NIGRA KIRMESO

puce STRIKA SCENO

puce GARDOSTARANTA

puce FORIRO

puce LA ALIAJ

puce SUFERI

puce MALLIBEREJOJ

puce BATALOJ

puce ESPEROJ INTERMITAJ

puce VOĈOJ




Supren