Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 17an de majo 2012 . Ĝis nun estas 1302 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2012 (85a) : Jalto | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
puce 1a de majo kontraŭ la salajrata laboro
puce 20 jaroj en la mondo Esperanto — Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT
puce Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo
puce Beta-versio de PIV nun rete konsultebla
puce DUMVIVA MEMBRECO
puce Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo
puce Fetoraĉas !
puce Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn !
puce Homĉeno kontraŭ militbazo en Okinavo
puce Informeto
puce Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
puce Ni malhelpu detrui naturprotektatan parkon !
puce Novaj eldonoj de la kooperativo de SAT !

Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo

PNG - 39.7 kb

17/02/11 08:36

KAIRO - La egiptianoj ekuzis sian post foriro de Mubarako novakiritan liberecon daŭrigante siajn strikmovadojn por postuli salajroplialtigojn, k tio spite al alvokoj far la nova armea povo al reekigo de la laboro, kiel montras menciitaj movadoj en la Nila delto, en urboj laŭlonge de la Sueza kanalo, en Kairo k en la dua urbego de la lando, Aleksandrio (norde).

Ankaŭ la banka sistemo lamas, tiel ke la Kaira Borso, fermita ek de la 27a de januaro, tiel restos ĝis almenaŭ dimanĉo.

Multaj sociaj konfliktoj ekis dum la lastaj tagoj, sekve de la ribelo kiu forpelis Mubarakon el la povo post trijardeka regado k kaŭzis 365 mortintojn k 5500 vunditojn inter 25/01 k 11/02, laŭ bilanco de la ministerio pri Sano.

La armeo avertas pri la "katastrofaj" konsekvencoj, kiujn riskas havi novaj sociaj movadoj, kvankam ĝi asertas "konscii" pri la soci-ekonomiaj problemoj, tamen substrekante, ke "ili ne povas solviĝi antaŭ la fino de strikoj k laborej-okupoj".

La dungitoj de la plej granda teks-fabriko de Egiptio (24000 dungitoj) rekomencis striki en Mahalaho (محلة‎), en la Nila delto, por postuli salajroplialtigojn k plibonigojn de la laborkondiĉoj. Striko paralizas ankaŭ alian grandan teks-fabrikon en Helŭano (حلوان), en la suda ĉirkaŭurbo de Kairo.

Fonto : http://www.portalangop.co.ao/motix/...

Kompiltradukis Markovo-Vito.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip