sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










ENKONDUKO


JPEG - 195.4 kb
Proleta literaturo

La historio de IAREV (Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj) estas la mallonga kaj tragika historio de grupo de revoluciaj esperantistoj, ĉefe sovetaj, kiuj kredis, ke la Oktobra Revolucio de 1917 malfermis novan eraon por la homaro, tiu dum kiu ĉesos homekspluatado, kaj en kiu Esperanto ludos esencan rolon por la proksimigo de la homoj. Tiuj esperoj estis duoble kaj tragike perfidataj : la Revolucio, kies tasko estis liberigi la homojn, naskis totalismon, kaj la esperantistoj troviĝis inter ĝiaj viktimoj.

Fondita en 1931, la asocio ĉesis funkcii dum la unuaj monatoj de 1937, ne pro ia malpermeso, sed ĉar sovetaj komitatanoj unu post la alia estis arestitaj antaŭ ol esti ĉiuj ekzekutitaj krom unu, V. Kuzmiĉ.

Honoré Bourguignon (Honore Burginjon), mia patro, ne estis unu el la unuaj IAREV-anoj. Li iĝis unu el la komitatanoj nur komence de 1934, sed la ĉefa rolo, kiun li de tiam ludis en la asocio permesas al mi pensi, ke lia aliĝo, pli ĝuste la akcepto de la taskoj, kiuj estis konfiditaj al li, markis turnopunkton en la historio de IAREV ; pro tio mi distingos almenaŭ du periodojn en tiu historio : tiu, kiu antaŭis la alvenon de mia patro, kaj tiu, kiu komenciĝis kun li.

Eble mi eraras, sed mi pensas, ke ĝis nun neniu provis detalan historion de IAREV. En la verkoj pri la historio de la esperantista movado la asocio estas nur marĝene menciita en la plej bonaj kazoj, aŭ eĉ tute forgesita. Mi eĉ opinias, ke multaj nunaj esperantistoj scias nenion pri ĝi. Verŝajne, oni respondos, ĉar tiu asocio ne estis multe pli ol grupeto, kies influo estis neglektinda.

Grupeto, eble. Sed grupeto, kiu enhavis la plej bonajn esperantistojn kun revolucia idealo : E. Miĥalski, V. Varankin, N. Nekrasov, ekzemple, aŭ elstaraj lingvistoj kiel E. Drezen, E. Spiridoviĉ, E. Wuster, kies pripensoj nutris la unuajn numerojn de la Nova Etapo, la unua el la IAREVaj revuoj. Eĉ se la kontribuo de tiaj homoj estis efemera, la grupeto ludis nekontesteblan rolon en la pliriĉigo de la Internacia lingvo, kaj jam pro tio, la aserto, ke la influo de la asocio estis ridinda, ne estas akceptebla.

Sed necesas ankaŭ demandi sin pri la kialoj, kiuj pluigis IAREV-on en grupeta stato. Tion mi provos fari, remetante la historion de IAREV en la kuntekston de la 30aj jaroj, tiu de la skismo, kiu dividis la progreseman esperantistan movadon, tiu de la "Granda Historio", tiu de la stalinismo unue ; ni tiam vidos kiel IAREV, post la unua instrumentigo, estis marĝenigita antaŭ ol esti neniigita per la fizika likvido de la plimulto el siaj gvidantoj.

Fine, se necesus, ke mi donu almenaŭ unu kialon por mia intereso pri IAREV, ĝi estus jam tute sufiĉa. La rakonto de ĝia historio estas por mi memora devo, ne nur ĉar mia patro estis implikita en ĝi, sed ankaŭ pro la tragika destino de liaj komitatanaj kamaradoj. Rememorigi tiun destinon, provi kompreni la nekompreneblan : jen la motivoj de tiu eseo. Mi tiel ne intencas laŭ la skemo "bono kaj malbono" diferencigi inter ŝafide puraj homoj, la IAREV-anoj, kaj la stalinisma sistemo enhavanta ĉiujn imageblajn malvirtojn. Mi ne certas, ĉu la IAREV-anoj estis tute neriproĉindaj ; plurajn pecojn de iliaj personecoj kaj de iliaj vivoj mi tute ne konas. Sed almenaŭ mi certas, ke ili ne meritis tiom teruran sorton. Tial mi dediĉas tiun verketon ĉefe al la komitatanoj de la dua periodo de IAREV : E. Izgur, E. Miĥalski, V. Kuzmiĉ, N. Nekrasov, Ŝ. Usmanov, kiuj ĉiuj estis viktimoj de la stalinisma teroro, kaj al mia patro, kiu mortis en 1944 en la koncentrejo de Dachau (Daĥaŭ).

Mi ne pretendas verki kompletan historion de IAREV. Unue ĉar mi, kiel indikas la titolo, dediĉas al mia patro grandan parton de mia eseo, sed ankaŭ pro tio, ke eĉ se mi ambicius verki kiel eble plej kompletan historion de la asocio, mi frontus preskaŭ nesolveblan problemon : la grandega manko de dokumentoj. Kio restas, ekzemple, el la abunda plurjara korespondado inter mia patro kaj la sovetaj komitatanoj aŭ la agentoj de IAREV en aliaj mondpartoj ? Ĉe mi, preskaŭ nenio : deko da leteroj, ĝenerale longaj, al japanaj korespondantoj, inter kiuj la ĉefa estis Kurisu Kei, kaj tri leteroj al E. Miĥalski. Nenio, kompare al la grandega dokumentaro, kiu plenigis tutan ĉambron en la lernejo de Callian (Kaljan, departemento Var), kie mia patro instruis ĝis lia aresto fare de GESTAPOanoj. Ĉio forbrulis je la fino de la milito. La grandegaj mankoj de mia dokumentaro, la neebleco povi kompari tro fragmentajn informojn devigis min uzi la demandosignon pli ofte ol mi ŝatus.

Bildo : Antaŭ la Mutualisma Palaco, okaze de la Universala kongreso de Esperanto de 1932. H. Bourguignon estas la 3a de maldekstre ; dekstre de li, la kordoba arkitekto F. Azorin

Pli kompleta kaj pli firme bazita historio de IAREV restos do farinda post mia eseo. Mi deziras, ke esperantistoj pli bone informitaj ol mi, en pli bona situacio por atingi la necesajn dokumentojn transformos tiun pli malpli kontesteblan skizon en pli fortikan konstruaĵon. Tiam IAREV estos definitive savita de la preskaŭa forgeso, en kiu ĝi ne meritas resti.

H. BOURGUIGNON
1899-1944
Mortis en punekzilo
N. NEKRASOV
1900-1938
Mortpafita
E. MIHALSKI
1897-1937
Mortpafita
L. BERGIERS
1904- ?
La komitatanoj de IAREV 2
E. IZGUR
1881-1937
Mortpafita
L. RENN
1889-1979
V. KUZMIC
1904-1943
Mortigita en malliberejo
S. USMANOV
1898-1937
Mortpafita

Honoré Bourguignon kun siaj lernantoj. Publika lernejo de St Maximin. 1931-32} Honoré Bourguignon kun siaj lernantoj.
Publika lernejo de St Maximin. 1931-32

DANKOJ

Mi plej varme dankas al ĉiuj, kiuj helpis min dum mia dokumenta traserĉo : Jean AMOUROUX, Madeleine BENS-FREINET, Michèle CHATEAU, Michel DUC-GONINAZ, Claude GENIN, André GENTE, Jean GIRAULT, Géo JUNIER� , KURISU Kei, Léo LENTAIGNE, Ulrich LINS, J.M. Lukaŝeviĉ, Anne-Sophie MARKOV, Henri MASSON, Daniel MOIRAND, Henri PORTIER, M. POURPE, Léo VULFOVIĈ.

Dankon al amiko Louis Fragier, kiu zorgis pri la enpaĝigo de la franclingva originalo.

Dankon ankaŭ al mia filino Claude, kies demandemo pri la esperantista aktivado de sia avo estas la origino de tiu eseo.

Sama rubriko :


puce ENKONDUKO

puce ĈAPITRO I : IAREV 1 (1931-1933)

puce ĈAPITRO II : DE IAREV 1 al IAREV 2 (1934)

puce ĈAPITRO III : IAREV 2 (1934 - 1937)

puce ĈAPITRO IV : TRAGIKA EPILOGO

puce KONKLUDO

puce Fontoj kaj bibliografio

puce Anekso : SKISMOJ KAJ REUNUIĜOJ EN LA PROGRESEMA ESPERANTO-MOVADO (1931-1939)




Supren