sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 29an de aŭgusto 2008 . ĝis nun estas 347 tekstoj









Vinko MARKOV

Dekstro kaj maldekstro : kia estas la diferenco ?


Sabato, la 24an de januaro, ni ok membroj de la pariza SAT-rondo kunvenis por provi respondi al tiu demando. Jen, por la aliaj, resumo de tiu diskuto.

La politika signifo de la vortoj « dekstro » kaj « maldekstro » devenas de la Franca Revolucio. Tiam, en la dekstra parto (laŭ la vidpunkto de la prezidanto) de la nacia asembleo sidis tiuj, kiuj ne volis, ke la sociaj ŝanĝoj okazu tro abrupte kaj tro rapide, dum en la maldekstra parto troviĝis la plej revoluciemaj, kiuj eĉ estis pretaj uzi perfortajn rimedojn por starigi pli justan sociordon. Dum la du postaj jarcentoj, la modelo de burĝa demokratio disvastiĝis tra la mondo, kaj la ideoj pri dekstro kaj maldekstro estis uzataj tra multaj aliaj landoj. Ĉe la komenco la dekstruloj estis la reakciuloj, kiuj batalis por la interesoj de la mastroj, dum la maldekstruloj defendis la rajtojn de la laboristaro. La afero iĝis multe pli komplika post la « venko » de socialismo en kelkaj landoj, kie teorie maldekstra gvidantaro subpremis la laboristojn. Aliflanke, en la kapitalisma paradizo, maldekstraj politikaj partioj pli kaj pli forgesis siajn komencajn celojn, kaj ofte kontribuis al la liberaligo de la tutmonda ekonomio, kiun ni nun ĝuas. Krome, pro la malsameco de la situacioj laŭ la landoj, la distingo inter dekstro kaj maldekstro ĉiam estas tre relativa. Do, ĉu ni forĵetu tiujn vortojn por ne fortimigi homojn, kiuj ne plu kredas je politiko ? Ni opiniis, ke ne. Ŝajnis al ni, ke eblas konservi la jenan difinon : estas maldekstra ĉio, kio batalas kontraŭ kapitalismo kaj homekspluatado. Laŭ tiu difino SAT estas maldekstra organizo, ĉar ĝi kontribuas al tiu batalo per siaj kulturaj kaj klerigaj rimedoj.

Jen pri la ideoj. Sed la situacio iĝas multe pli komplika kiam oni transiras al la homoj, kiuj ĝenerale ne estas unublokaj estaĵoj, kaj eĉ ofte montriĝas kontraŭdiremaj. Tiel okazas, ke homoj, kiuj sin deklaras maldekstruloj (do homoj agantaj en la senco, kiun ni difinis kiel maldekstra), fakte kondutas pri kelkaj aferoj laŭ dekstra maniero, tio estas favore al homekspluatado. Reciproke, homoj, kiuj pro familiaj aŭ tradiciaj kialoj sin difinas kiel dekstruloj, foje tre efike batalas favore al la laboristaro, ekzemple kiam ili postulas lingvan demokration kaj subtenas rektan komunikadon inter homoj el malsamaj landoj. Kun tiuj homoj ni ĉiuj povas konstrue kunlabori pri diversaj klare difinitaj projektoj. Ni ĉiuj konsentis, ke eĉ se la ideoj pri dekstro kaj maldekstro havas sencon, ni nepre evitu glui etiketojn sur individuojn. Tio povus esti nur miskompreniga kaj riskas forpeli interesajn homojn. Fruktodona kunlaborado ĉiam eblas kun homoj, kiuj vere akceptas homajn rajtojn.

Ĉe la fino ni konkludis, ke la temo estas plu diskutenda en Sennaciulo kaj dum estontaj kongresoj, por pli precize difini la konkretajn taskojn de SAT, kiel maldekstra organizo en la nuna mondo, kaj por pli klare prezenti nin al la ekstera publiko.

el Sennaciulo , aprilo 2004

Sama rubriko :


puce Dekstro kaj maldekstro : kia estas la diferenco ?

puce ĈU KOMUNISMO MORTIS ?

puce La nova dekstrularo

puce Transversa fronto inter dekstro kaj maldekstro

puce La Lappo-faŝistoj en Finnlando

puce Aŭstro – marksismo

puce La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon

puce LA CHIENLIT




Supren