Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 2an de januaro 2009 . Ĝis nun estas 742 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce SAT-kongreso Kazanlako
puce Aliĝintoj
puce Bazaj praktikaj informoj
puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2008
puce Gazetartikolo 2008
puce Kiel veturi al Kazanlako ?
puce KONGRESO 2008
puce Loĝeblecoj
puce Programo
puce Tuj aliĝu al la SAT-Kongreso en Kazanlako !
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 2008

Gvidrezolucio

La 81a Kongreso de SAT kunveninta en Kazanlako inter la 9a kaj la 16a de aŭgusto 2008,

— konstatas la bonordan leĝan oficialigon de Eldona Fako Kooperativa de SAT kaj alvokas interesatojn aliĝi al ĝi por kontribui al ĝiaj eldonprojektoj kaj al kreado de ĝia interna regularo,

— instigas ĉiujn SAT-rondojn kunveni por plibonigi - helpe ankaŭ de ne-SATanoj - la retejan ĉefpaĝon, kaj en ĉiujn lingvojn traduki la du-frazan prezento-tekston pri SAT kaj la tekstojn "Kio estas Esperanto" kaj "Kio estas SAT",

— vokas al pliaj homfortoj por enretigo de artikoloj el malnovaj numeroj de "Sennaciulo",

— proponas ke la LEA-oj, SAT-rondoj kaj SATanoj rapide skribu al sia respektiva registaro por ke ĝi subskribu la Konvencion projektitan en Oslo en decembro 2008 malpermesontan la uzon de kelkaj pafaĵoĵetoj el bomboj,

— petas la Plenum-Komitaton zorgi ke en la venonta kongreso estos antaŭvidita ebleco organizi klerigsesiojn pri financaj demandoj kaj retej-mastrumado,

— akceptas dumonatan aperritmon de duoblaj numeroj de "Sennaciulo" kaj invitas ĉiujn interesiĝantojn indiki sian retadreson por ricevo de ĉiumonata inform-letero,

— vokas SAT-rondojn, SAT-frakciojn, LEA-ojn kaj SATanojn sendi precizajn informojn pri kursoj, varbado direkte al ekster-SATa medio kaj apero de artikoloj pri Esperanto aŭ SAT-rilataj temoj,

— alvokas al ĉiuj Perantoj, SAT-rondanoj kaj LEAanoj rememorigi al siaj kunuloj pri akurata kotizrepago,

— alvokas membrojn al diverslingva tradukado de glumarko "Tutmonda Solidareco" kaj kompletigo per propraj sindikataj spertoj pri problemoj rilataj al internacia komunikado flugfolion "Unua de Majo",

— proponas, okaze de Internacia Jaro de Lingvoj, ke la SATanoj emfazu siajn por-Esperantajn agadojn laŭ SATeca spirito,

— spronas ĉiujn LEA-anojn kaj por-Esperantajn agantojn aliĝi al la Poresperanta Fako por pli vigle interŝanĝi spertojn.

Deklaracio

La 81a Kongreso de SAT en Kazanlako (Bulgario) kunveninta inter la 9a kaj la 16a de aŭgusto 2008,

— per letero al Ambasadoroj de Ĉinio, Finnlando, Barato (Hindio), Israelo, Rusio kaj Usono en Bulgario, petas ke ili intervenu ĉe sia respektiva Registaro por ke tiu ĉi rapide subskribu la Konvencion de Otavo, kiu malpermesas uzon kaj fabrikadon de kontraŭpersonaj minoj,

— konstatas,
- ke tutmonde okazantaj eksterleĝigo, ĉelandlima blokado kaj administra malliberigo de enmigrantoj kontraŭstaras Homajn Rajtojn je libera cirkulado kaj je decaj vivkondiĉoj,
- ke necesas forigi la ekonomiajn, militajn, klimatŝanĝajn kaj aliajn premojn kiuj kaŭzas kontraŭvolajn elmigradojn,
- kaj sindevontigas kontraŭbatali tiajn registarajn maljustaĵojn,

— konstatas, ke Ter-mastrumaj kaj socipolitikaj problemoj estas nedisigeblaj kaj ke ilia solvo postulas dialektikan sintezon inter ekologiismo kaj socialismo,

— konstatas, ke la nuna malsat-krizo, same kiel aliaj socipolitikaj kaj Ter-mastrumaj problemoj ne povas solviĝi per almozpeto, humanitara kaj bonfara agadoj, sed per horizontala senpera interhelpo kaj interŝanĝo de spertoj kaj rimedoj : SAT estas unu el la iloj de tiaj interrilatoj,

— instigas laboristojn en post-socialismaj kaj aliaj mondopartoj rektigi la kapon kaj tutmonde organiziĝi por kontraŭbatali kapitalismon daŭre subpremantan ilin.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip