Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 31an de januaro 2012 . Ĝis nun estas 1260 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2012 (85a) : Jalto | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio 1998

Deklaracio kaj Gvidrezolucio 1998

Alŝuti :


71-a SAT Kongreso - Deklaracio kaj Gvidrezolucio
PDF - 341.4 kb, 0 x 0 pixels

Deklaracio

La 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazinta de la 18-a ĝis la 25-a de Julio 1998 en Odeso, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj :

  1. Okaze de la 50-a datreveno de la "Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj" konfirmas sian kontraŭstaron al mortopuno kaj ĉiuj formoj de torturo, kaj alvokas al batalo por abolicio de la koncernaj leĝoj en ŝtatoj, kie ili ekzistas.
  2. Atentigas pri la danĝero, kiun prezentas por laboruloj la projekto nomata "Monda Akordo pri Investado, kiu nur donas profiton al la transnaciaj kapitalismo.
  3. Asertas, ke la planata plivastigo de la militista alianco NATO povas rezulti nur novaj streĉoj en la interŝtataj rilatoj, profito por la armilproduktantoj kaj impostpremo por la popoloj.
  4. Alvokas al batalo kontraŭ nacia subpremado, relegia fanatikeco kaj etnaj neegaleco kaj purigado.
  5. esprimas malkonsenton pri la kutima praktiko de UN, kiu punas kontraŭhomecajn reĝimojn per ekonomiaj blokadoj de koncernaj landoj kaj kondukas nur al plifortigo de tiuj reĝimoj kaj sufero de la popoloj.

Gvidrezolucio

La 71-a Kongreso de SAT, okazinte de la 18-a ĝis la 25-a de julio 1998 en Odesa :

  1. atentigas ĉiujn SAT-anoj kaj la LEA-ojn pri la nuna malfacila situacio, precipe sur financa tereno, pro la malkresko de membraro.
  2. La Kongreso konsilas al la perantoj de SAT, al la respondeculoj de LEA-oj, al la kursgvidantoj kaj al ĉiuj membroj diskonigi la ekziston kaj celojn de nia Asocio.
  3. Okaze de la 70-a datreveno de la Gotemburga Konvencio bonvenigas la du novajn LEA-ojn, ILEA kaj PREM kaj alvokas la kreo de aliaj LEA-oj.
  4. Opinias pozitiva la organizon de kunvenoj de SAT-membroj en la Universalaj Kongresoj de Adelajdo kaj Montpeleiro, kaj alvokas la plivastigo de kunlaboro inter SAT kaj la aliaj asocioj uzantaj Esperanton, sur la terenoj komunaj alk tiuj asocioj.
  5. Emfazas la neceson organizi dum venontaj SAT-kongresoj renkonton kun lokaj sindikatanoj kaj membroj de diverstendencaj progresemaj sociaj kaj politikaj organizaĵoj, vizitojn al entreprenoj, k.s. kaj zorgi pri kontaktoj kun amaskomunikiloj.
  6. Petas de la Plenum-Komitato, ke ĝi pluinformiĝu pri la eblecoj interveni por malebligi la ekzekuton de k-do Waldon.
  7. Konsilas al la SAT-Memrboj interesiĝi ne nur pri la tradiciaj laboristaj postuloj, sed ankaŭ pri la gravega problemo de medio-protektado, kiu koncernas la pluekzistadon de la tuta homaro.
  8. Atentigas pri la grava rolo de "Sennaciulo", kaj vokas al ĉiuj sendi artikolojn kaj leterojn por informi la membraron pri la vasta gamo de eventoj en la mondo, kiuj koncernas nin, kaj partopreni al la debatoj.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip