Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 29an de aŭgusto 2008 . Ĝis nun estas 691 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio

Deklaracio kaj Gvidrezolucio

De la 1-aĝis la 7-a de julio, okazis en Alikanto (ES) la 75-a kongreso de SAT, kun partpreno de pli ol 150 geesperantistoj. Aliĝis pli ol 200, sed la hispana ŝtato rifuzis al 60 aliĝintoj la vizon (ĉefe al Afrikanoj kaj Ĉinoj). La kongreso kun bedaŭro konstatis tiun agon kontraŭ la homaj rajtoj kaj akre protestis. Dum la kongreso estis solene inaŭgurita la Nova Plena Ilustrita Vortaro kiu ekde nun estas aĉetebla ĉe SAT aŭ en diversaj libroservoj. La vendoprezo ĉe SAT estas 70 eŭroj + reg. afranko. La kongreso fermiĝis per la aperigo de ĉi subaj Deklaracio kaj Gvidrezolucio :

JPEG - 48.5 ko
ALICANTE - Hispanio - 01-07.07.2002

La 75-a Kongreso de SAT, okazinta en Alikanto (ES) de la 1-a ĝis la 7-a de julio 2002

- konstatas, ke Esperanto estas tute taŭga en batalo por la lingvaj rajtoj kaj informas, ke SAT eldonis novan Plenan Ilustritan Vortaron kiel unu el la rimedoj en tiu batalo.

- konstatas ke 60 aliĝintoj ne povis partopreni pro rifuzo de vizo, kaj protestas kontraŭ tiu malrespekto de la rajto je libera cirkulado.

- alvokas al batalo kontraŭ ĉiaj limigoj de la libereco individua kaj kolektiva sub la preteksto de ŝtata reago kontraŭ iuj armitaj grupoj ;

- apogas la usonajn civitanojn kaj organizaĵojn kiuj batalas kontraŭ la mortpuno ;

- Ĝi alvokas al solidareco kun la palestina popolo kaj ankaŭ kun la israelaj civitanoj, kiuj aktivas kontraŭ la milito.

GVIDREZOLUCIO

La 75-a Kongreso de SAT, okazinta en Alikanto (ES) de la 1-a ĝis la 7-a de julio 2002, petas, ke la PK

- plu gardu la sendependecon de SAT en la rilatoj kun ĉiaj aliaj organizaĵoj,

- ĝis la venonta kongreso publikigu la regularon pri la rilatoj inter Plenum-Komitato kaj Organiza Kongresa Komitato por la organizo de niaj kongresoj, precipe pri ties financa flanko.
- atentigu la OKK-on, ke la programeroj de la kongresoj respondu al la celoj de SAT, kiel difinitaj en la artikolo 1 de ĝia Statuto.
- plu sekvu la aferojn de Billy Waldon kaj de la malliberigitoj de la grupo "Portos".

La Kongreso proponas ke :

- la propon-komisiono ricevu la taskon proponi tagordon dum la unua laborkunsido ;
- la raporto de la PK estu ekzamenata kiel tuto, eventualaj amendoj estu prezentitaj skribe kaj la diskuto pri tiu raporto ne superu la daŭron de unu horo ;
- La kongreso aprobas la decidon de la Ekologiista Frakcio krei datumbankon pri ekologiaj normoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip