Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 10an de oktobro 2008 . Ĝis nun estas 704 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio

Deklaracio kaj Gvidrezolucio

DEKLARACIO

La 76-a Kongreso de SAT okazanta en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono) de la 12-a ĝis la 18-a de julio 2003 kun 155 partoprenantoj el 28 landoj :

- Kondamnas vizoreĝimojn kaj aliajn leĝajn regulojn kiuj atencas la rajton de homoj je libera cirkulado sur la tuta Tero kaj invitas koncernajn ŝtatojn ŝanĝi ilin.

- Reasertas la firman opozicion de SAT kontraŭ la imperiisma milito en Irako plenumita de la internacia alianco gvidata de Usono, kaj kontraŭ ĉiuj imperiismaj militoj.

- Alvokas ĉiujn esperantistojn, kiuj povos, partopreni en la venonta Eŭropa Socia Forumo, kontribui al ties politikaj, kulturaj kaj ekonomiaj celoj kaj malfermi ĉiuflankan debaton pri lingva politiko.
- Subtenas la sintenon kaj agadon de la Ekologiisma Frakcio de SAT rilate la principojn de mediprotektado anoncitajn en ĝia Deklaracio de 2003-07-14.

GVIDREZOLUCIO

La 76-a Kongreso de SAT okazanta en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono) de la 12-a ĝis la 18-a de julio 2003 :

- Deziras sukcesan agadon al la nova hispanlingva LEA-SATEH

- Instigas la membrojn partopreni en la agado de la Eŭropa Socia Forumo kaj de la Monda Socia Forumo por helpi al la realigo de iliaj celoj : per tradukado de TTT-paĝoj de SAT kaj de tekstoj de ESF, kiel ankaŭ per informado per niaj TTT-pĝoj kaj en Sennaciulo antaŭ la ESF ; per interpretado, helpo ĉe budoj, disdonado de flugfolioj, loĝigado de aliurbanoj, ĉeesto en Forumaj diskutoj, kaj partopreno en eventuala seminario aŭ fakkunveno.

- Proponas ke en Sennaciulo kaj en la venonta SAT-kongreso estiĝu debato pri la lingvopolitiko.

- Alvokas la membraron helpi plibonigi kvante kaj kvalite la nacilingvan informaron en niaj TTT-paĝoj, cele al starigo de senperaj rilatoj inter la SAT-medio kaj progresemuloj, kiuj informiĝas pri Esperanto kaj eklernas ĝin.

PERSONA DEKLARO DE K-do Vilhelmo LUTERMANO

- Mi notas la progreseman sintenon de la Esperanta Civito pri la Monda Socia Forumo kaj la milito kontraŭ Irako, kaj esprimas mian dankemon al la Kultura Centro de Esperanto (KCE) kiu sukcese organizis nian kongreson, inter kiuj estas pluraj membroj de la Esperanta Civito.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip