Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 31an de januaro 2012 . Ĝis nun estas 1260 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2012 (85a) : Jalto | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Deklaracio - 69-a Kongreso - SAT 1996

Deklaracio - 69-a Kongreso - SAT 1996

Alŝuti :


69-a SAT Kongreso. Deklaracio
PDF - 336.4 kb, 0 x 0 pixels

Deklaracio

La 69-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazinta de la 13-a ĝis la 20-a de Julio 1996 en Sankta Petersburgo, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj :

  1. Konstatas : ke ĉie en la mondo okazas atakoj kontraŭ la vivo kaj la vivkondiĉoj de la laboristaro. Kreskas malegaleco inter la diversaj sociaj tavoloj. Pligrandiĝas senlaboro, ekskludado kaj mizero en preskaŭ ĉiuj landoj. Plue daŭras detruado de ĉirkaŭaj riĉaĵoj.
  2. Internaciaj instancoj, kiel IMF kaj transnaciaj firmaoj draste trudas al popoloj troliberalan kapitalismon, dum la amaskomunikiloj disvastigas individuismon kaj malsolidarecon.
  3. La ekonomiaj politikoj aplikataj kondukas al sistema malmuntiĝo de la sociaj rajtoj kaj de la publikaj servoj.
  4. Ĝi atentigas, ke la koncepto pri etna purigado estas instigo al krimo kaj per si mem atenco kontraŭ la homaro.
  5. Ĝi aparte komdamnas tiujn, kiuj deziras uzi perforton kontraŭ homoj kaj militoj kontraŭ popoloj aŭ etnoj.
  6. Ĝi alvokas al justa paco en Palestinio, Ĉeĉenio (Iĉerio), Norda Irlando, ktp.
  7. Ĝi komdamnas ekonomiajn embargojn kontraŭ Kubo, Irako kaj aliaj landoj.
  8. Ĝi firme apogas la kampanjon de Amnestio Internacia kontraŭ turmento kaj mortpuno.
  9. Ĝi opinias, ke militkrimuloj el Eks-Jugoslavio, Ruando kaj Ĉeĉenio devas esti juĝataj, en kiu ajn tendaro ili estis.
  10. Ĝi esprimiĝas kontraŭ ĉiuj dogmoj kaj fanatikismoj filozofiaj, politikaj aŭ religiaj kaj emfazas la rolojn de racio, toleremo kaj interdiskuto.
  11. Ĝi invitas ĉiujn laboristojn, verajn demokratojn, maldekstrulojn tra la mondo :
  12. Konsciiĝi, ke plue daŭras ekspluatado kaj pripensi la novajn formojn de sociaj bataloj.
  13. Kontraŭstari ĉiujn naciismajn, rasismajn kaj ŝovinismajn fortojn.
  14. Atentigi pri la rolo, kiun Esperanto ludas, ne nur por faciligi la internaciajn kontaktojn en la batalo por pli justa sociordo, sed ankaŭ por superi la barilojn de naciaj antaŭjuĝoj inter diversnaciaj homoj.
  15. Alvoki al kunlaboro kun laboristaj Esperanto-grupoj kaj organizoj por tiuj celoj kaj petas specialan subtenon por la taskoj de Sennacieca Asocio Tutmonda.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip