sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 5an de septembro 2008 . ĝis nun estas 348 tekstoj









DIVERSECO DE KONCEPTOJ


La seksaj manioj. (aŭ : Diverseco de koncipado)

Interese estas la ĉi-apuda humuraĵo de Johano, kiu baziĝas sur du seksaj manioj, kaj dume substrekas la embarason de Esperanto kaj PIV (eĉ 2005) por nomi tiujn maniojn. Ekzemple, se ja « pederasto » konforme al la etimologio, estas « Homo, kies seksimpulso, direktiĝas al homoj nepuberaj », plej ofte tiu vorto estas komprenita kiel sinonimo de « vira samseksemulo » (en senco 2 de PIV, sed evitenda). Pro tio, pli kaj pli uziĝas la ne oficiala « pedofilo », kun « pedofilio ».

Aĥ ! Jen « io » — jam kun diversaj uzoj — kiu pseŭdo-afikse aperas por signi maniojn. Reage kontraŭ tiu afikseco, kelkaj nomas la maniulon per uzo de oficiala « ulo », tiel ke ekzistas la triopo « pederasto » pederastio » « pederastiulo ». Ĉu okazos same kun « zoofilo », « zoofilio », « zoofiliulo » ?

« Nekrofilio » (emo al sekskuniĝo kun kadavroj) kaj « skopofilio » (voluptocela rigardado de erotikaj vidaĵoj aŭ agoj) supozas nur « Nekrofiliulon » kaj « skopofiliulojn » ; « Sadismo » kaj « masoĥismo » estas en la logiko de ismo/isto (kiel "kanibalismo" aŭ "esperantismo").

Nu, kio pri la emo al sekskuniĝo kun bestoj ? PIV silentas. Ĉu pro malofteco de la manio ? Tamen en PIV mem troviĝas priskribo de kelkaj famaj zoofiliuloj (sed neniu el la aliaj manioj) kiel ekzemple Pazifao, edzino de Minoo, kiu de taŭro koncipis la Minotaŭron ; ankaŭ Leda, amatino de Zeŭso, kiu sub formo de cigno naskigis al ŝi Kastoron k Polukson, Helenon k Klitemnestron.

La uzo enkondukas "Zoofil"-ion, sed ĉu nova triopo "zoofilo" "zoofilio" "zoofiliulo" ? Johano hezitis antaŭ tiu plua strangaĵo kaj preferis la (gramatike) saĝan esprimon : "seksa bestamanto".

Notu ke por "Io", (ne la pseŭdo-afikso, sed la amatino de Zeŭso) ne temas pri zoofilio : ŝi boviniĝis nur post amorado... Sed ĉu tiu emo al sekskuniĝo kun dioj ne bezonus vorton ? "Teofilio" ne ankoraŭ PIVas... Jen propono farenda por la venonta revizio.

Serĝ’ Sir’ , el La SAGO, julio-aŭgusto 2005

Sama rubriko :


puce SPICI LA EKONOMIAN VOLUPTON

puce HEGEMONIA RAFINAĴO

puce POR STIMULI LA KADRULOJN : LA PSIKOTREJNADO

puce DILEMO PRO RELIGIO KAJ MODO

puce DIVERSECO DE KONCEPTOJ

puce MILITO ESTAS UTILA AL...

puce LA TUTMONDIĜO REGALAS

puce POSTREFERENDUMA KATASTROFO




Supren