sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 2an de januaro 2009 . ĝis nun estas 367 tekstoj









DIPLOMATOJ KUNSIDAS... LA BORSO GVIDAS


Senarmigo-konferencoj,
proklamantaj pri la pac’ ;
Diplomatoj-ekscelencoj
kunsidantaj en palac’.
Flamaj vortoj, - submurmuro, -
jen ekstero kaj intern’ :
pacifista uverturo
antaŭ la milit-oper’.
Paragrafoj de l’traktato
de Wilsono kaj Kellog’.
Sed pri ĝi jam skribas fato
vortojn de la nekrolog’.
Ĵus naskiĝis, tuje mortas
provoj de l’pac-organiz’,
ilin kun solen’ eskortas
demokratoj-mobiliz’.
Lumaj vortoj, - nigraj faroj,
jen ekstero kaj intern’.
Dancu, paco-komisaroj,
sub la Borsa orguvern’.

(el "Fajro kuracas", EKRELO, 1932, represita de l’"Omnibuso", 1984)

Sama rubriko :


puce FAJRO KURACAS

puce DANCO DE SKELETOJ

puce El "Ciklo de l’Arĝenta Astro"

puce DIPLOMATOJ KUNSIDAS... LA BORSO GVIDAS

puce La Espero




Supren