|
serĉado :
|
La deveno de la junulo el la loĝkvartalo East End en Londono preskaŭ devigis lin suriri la scenejon. Liaj gepatroj estis mem artistoj. Ĉar ili povris, drinkis, kaj frue mortis, la malgranda Charlie ne havis alian ŝancon ol perlabori sian komence tre magran porvivon en migra teatro kaj en pantomimogrupo- sed finfine tamen kun eksterordinara sukceso. "Charlie", tiu trampo kun la ĉifonitaj vestoj, la melono, la bastono kaj kun la bantkravateca nigra liphararo, estis tute nova filmfiguro, kiu faris el sia kreinto Charles Spencer Chaplin mondfamulon kaj poste plurfojan milionulon. La malgajaj absurdaj aventuroj de "Charlie" estis gajaj en la senco de la popularaj farsoj de la silenta filmo.

Sed kontraŭe al aliaj filmherooj de sia tempo batalis la anase iranta Charlie ne nur kun la insido de iuj objektoj, sed ankaŭ kun la insido de la kapitalisma socio, kies ombrajn flankojn li mem sufiĉe bone konis pro la brutalaj spertoj en sia pli frua vivo. Chaplin montris en siaj filmoj multe pli pri si mem ol nunaj spektantoj kutime supozas tion. Li batalis komike, sed kun la digno de subpremato. La socikritikan sintenon li konservis ankaŭ en sia sonfilma tempo. Elstara majstroverko estis lia akra ridindiga parodio de Hitler en la filmo "La granda diktatoro" el la jaro 1940.
Post la Dua Mondmilito en la tempo de la malvarma milito, kiam oni rigardis socikritikon kiel ion "ne-usonanan" kaj "komunistan", ankaŭ la brito Chaplin fariĝis "celtabulo" en Usono. Danke al Mc Carthy kaj lia anaro unu el la plej grandaj steloj de Holivudo pasigis siajn lastajn dudek kvin jarojn ĉe la lago de Ĝenevo. Tie li mortis riĉa kaj edziĝinta kun juna virino, sed videble ne tre feliĉa, antaŭ nun jam pli ol dudekkvin jaroj en la kristnaska tago...
laŭ informoj de la gazeto "Historio" 12/2002
farso= angle : Slapstick