sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 10an de oktobro 2008 . ĝis nun estas 353 tekstoj









Cezar : Pacon ne nur je Kristnasko




 

Pacon ne nur

je Kristnasko



Festa familio sidis

apud kristnaskarb’ en rond’,

kaj neniu tie fridis,

kvankam fridis en la mond’.

Ekjubilis kun favor’

kantoĥor’ !

 

Avo faris festprogramon

kun avino ĉe la flank’.

Ĉiuj sentis iel amon

kaj aplaŭdis tre pro dank’.

Kiam frapis ĉe la pord’

nun kun fort’.

 

Nikolao mem envenis,

ruĝvestita por la fest’.

Parolante ĉiujn benis,

tre ŝvitante sub la vest’ :

Pacan feston en konkord’ !

Mia vort’ !“

 

Sed malgranda knab’ sur loko

sin tredadis per pied’,

siajn vortojn nur post voko

metis flustre kvazaŭ pet’.

Li demandis kun dolor’

post esplor’ :

 

Kara Nikolao mia,

mankas al la vortoj klar’.

Pacon nur dum festo nia ?

Kial ne dum tuta jar’ ?

Kial pacon, ho, sinjor’,

nur dum hor’ ?

 

Sankta Nikolao miris,

staris iom en silent’,

ĝis li tre solene diris :

Ho, mi estas en konsent’.

Pacon ĉiam kun fervor’,

knab’ el or’ !“

 

Sama rubriko :


puce Cezar : Pacon ne nur je Kristnasko

puce John Stave : La venĝo de l’ malgranda Nikolao

puce Joachim Ringelnatz : Donacado

puce Frank Vohla : Kristnasko minacas




Supren