|
serĉado :
|
Tiun parodian version de fama kanto, balado laŭdanta la heroecon de lokomotivestro, verkis la fama muzikisto k aktivulo el la movado ILM (Industriaj Laboristoj de la Mondo, usone IWW : Industrial Workers of the World) Joĉjo Hilo (Joe Hill), kiu per ĝi faras el heroigita homo fian strikrompanton.
laŭ usona popolkanto.
Origina titolo : Casey Jones - The Union Scab (alklaku por vidi anglalingvan tekston).
Teksto de Joĉjo Hil’ (1911), trad. Vito Markovo k Gari’ Miklo (Gary Mickle) (2007).
Decidis tuj ekstriki ĉiu trajnlaborist’,
Sed Kejzi’ Ĝoŭns’ rifuzis kaj li estis la stirist’.
Likadis bolkaldron’, paneis ĉiu stiril’,
Motoro kaj lagraro misis kun malutil’.
Kejzi’ Ĝoŭns’ uzis tian fifatrason.
Kejzi’ Ĝoŭns’ penis plej kun ĝoj’.
Kejzi’ Ĝoŭns’ ja ricevis dankmedalon
Pro fidel’ kaj fordonem’ ĉe SP-fervoj’
Al Kejzi’ oni diris : « Helpu venki ĉe la strik’ ! »
Sed Kejzi’ tuj respondis : « For, al vi mi diras : Fik’ ! »
Do tiam iu metis kelkajn ŝpalojn tra la trak’
Kaj fundon trafis Kejzi’ kun bruega bum-krak’ !
Kejzi’ Ĝoŭns’ trafis fundon de l’ rivero.
Kejzi’ Ĝoŭns’ prave kriis « Hoj’ ! »
Kejzi’ Ĝoŭns’ tiel iĝis anĝeleto
Kaj forflugis nuben per la SP-fervoj’.
Nu kiam Kejzi’ Ĝoŭns’ alvenis ĉe la paradiz’,
Anoncis : « Kejzi’ Ĝoŭns’, ŝoforo de l’ lokomotiv’. »
« Bonvenon, » diris Petro, « jen unua por vi task’ :
La anĝel-muzikistan strikon fuŝu kun hast’. »
Kejzi’ Ĝoŭns’, ĉe la paradiza pordo,
Kejzi’ Ĝoŭns’, staris ĉe la sojl’,
Kejzi’ Ĝoŭns’ tuj anĝelan strikon fuŝis
Kiel jam kun homoj de la SP-fervoj’.
Kunvenis ĉiuj urĝe kaj alvenis ĉe konstat’,
Ke Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikojn fuŝas ĉie sen prokrast’.
La anĝel-sindikat’ kun la numero 24
Decidis lin forpeli tra la ora ŝtupar’

Kejzi’ Ĝoŭns’ iris en inferon rekte.
« Kejzi’ Ĝoŭns’, » gruntis la gargojl’.
« Kejzi’ Ĝoŭns’, nun ŝovelu sed pri sulfur’ :
Jen la pun’ pro strik-fuŝad’ ĉe SP-fervoj’ ! »
Noto : SP estas mallongigo por la Sud-Pacifika fervoj-entrepreno (usone Southern Pacific).

Registrita en Kvinpetalo kadre de muzikstaĝo, dum somero 2007.
Aŭskultebla per Videolan aŭ audacity.
La Internacio
Kantokolekto Lilandejo
Redonu mian monon !
Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto
Komandanto Che Guevara
La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)
Joe Hill
Ĉi nokte sonĝis mi
Ja ni venkos !
SAT-himno
La Tempo ĉeriza
For la landlimojn !
La Paliso
La Balado de homoj fieraj pro sia deveno